Pál BALOGH [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Pál estis hungara kuracisto, lingvisto, grotesploristo, membro de Hungara Scienca Akademio (1835). Lia frato estis Sámuel Balogh, liaj filoj estis Tihamér Balogh kaj Zoltán Balogh (poeto), liaj nepoj estis Loránd Almási Balogh kaj Elemér Balogh (ekonomikisto). Dum verkado li uzis la pseŭdonimon "Kákay Aranka".

La juna Pál Balogh
La maljuna Pál Balogh

Pál Balogh [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1794 en Nagybarca. Li mortis la 11-an de septembro 1867 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Pál Balogh frekventis mezlernejon en Rimaszombat, altlernejojn en Sárospatak kaj Késmárk, universitaton en Reĝa Universitato de Pest. En 1825 li studvojaĝis al Germanio, en 1856 al Parizo, Londono, Bruselo. Tie li spertiĝis pri homeopatio. En 1865 li fondis kuracistan societon pri homeopatio, eĉ li estis elektita prezidanto. Lian imponan bibliotekon la hungara ŝtato aĉetis por la universitata biblioteko.

Verkaro (elekto) redakti

  • Baradlai utazás 1818-dik Esztendőben 1820
  • Tudományos mívelődésünk története (Historio de nia scienca klerigado) 1835 - premiita verko
  • Az olasz tudósok congressusa Velenczében 1847 (Kongreso de italaj sciencistoj en Venezio en 1847) 1863
  • Des dangers des mariages consangvines 1865

Fontoj redakti