Pál Demény [demEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Demény Pál estis hungara komunisma politikisto, tradukisto, parlamenta deputito. Lia familia nomo estis Goldschmied ĝis 1906.

Pál Demény
Persona informo
Naskonomo Goldschmied Pál
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1901 (1901-08-29)
en Budapeŝto
Morto 14-an de januaro 1991 (1991-01-14) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermanarusa
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ottó Demény
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Pál Goldschmied[1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1901 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de januaro 1991 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Demény devenis el juda familio. Li maturiĝis en komerca mezlernejo en sia naskiĝurbo, en la sekva jaro li aliĝis al la komunistoj kaj partoprenis, eĉ li batalis en la Hungara Sovetrespubliko. Post la falo li estis arestita du monatojn, poste li laboris en kemia fabriko. En la jaroj 1920 kaj 1921 li studis koresponde kemion en Vieno en altlernejo, sed poste li denove estis arestita kaj deportita. En 1923 li edziĝis en Budapeŝto, en la sekva jaro li denove fondis komunistan grupon. En 1925 li aliĝis al la socialdemokratoj, sed en 1932 li estis eksigita pro troa komunisma opinio. Inter 1938-1940 li estis en malliberejo pro disvastiĝo de flugfolioj. Kun la grupo li faris kontraŭmilitajn agojn kaj savis judojn. Tuj post la nazia erao li ne akceptis Mátyás Rákosi, tial Demény denove estis en malliberejo ĝis 1956. Li ne partoprenis en la Hungara revolucio de 1956, poste li estis tradukisto pri juraj tekstoj. Li emeritiĝis en 1967. En 1989 li estis fondinta membro de Hungara Socialista Partio. En la sekva jaro li estis elektita parlamenta deputito.

Elektitaj libroj redakti

  • A szocialismus elmélete (1930)
  • Éljen a háború! (1934)
  • Materialista filozófiatörténet (1945)
  • Rabságaim (1989)

Memorigiloj redakti

  • memormedalo fondita en 1991

Fontoj redakti

Referencoj redakti