Pál Greguss (botanikisto)

hungara botanikisto

Pál Greguss [greguŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Greguss Pál estis hungara botanikisto, profesoro. Lia filo estis Pál Greguss (fizikisto).

Pál Greguss
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1889 (1889-12-31)
en Turnu
Morto 23-an de marto 1984 (1984-03-23) (94-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Pál Greguss (1921-2003)
Okupo
Okupo botanikisto • wood anatomist
vdr

Pál Greguss [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1889 en Hungara reĝlando en Tornya (nuntempa Turnu en Rumanio). Li mortis la 23-an de marto 1984 en Szeged.

Biografio redakti

Pál Greguss akiris pedagogian diplometon en 1910 en Arad, post 3 jaroj plian diplometon en Budapeŝto, fine li plulernis en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto. Li interrompis la lernadon pro soldatiĝo dum la 1-a mondmilito, poste li doktoriĝis en la universitato en 1919. Post siaj studoj li instruis en pedagogia altlernejo. En 1926 li studvojaĝis al Jena, en la sekva jaro li estis nomumita privata profesoro. En 1928 li instruis kiel katedrestro en pedagogia altlernejo en Szeged, en 1940 li iĝis katedrestro en Universitato Horthy Miklós, samtempe li gvidis la universitatan botanikan ĝardenon en Szeged. En la lernojaro 1946 li estis dekano, en la lernojaro 1957 li estis rektoro. En 1952 li kandidatiĝis, en 1956 li doktoriĝis. Ekde la 1950-aj jaroj li ofte studvojaĝis eĉ al nesocialismaj landoj. En 1965 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1958, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn, memormedalojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A növények csodálatos élete (Mirinda vivo de la kreskaĵoj), (1932) - kun antaŭparolo de Ferenc Móra
  • A közép-európai fák és cserjék meghatározása szövettani alapon (1943)
  • Xylotomischer Bestimmungsschlüssel der Pinus Arten (1950)
  • Fossil gymnosperm woods in Hungary from the Permian to the Pliocene (1967)
  • Életem : az asztalosműhelytől az egyetemi katedráig (1979) - membiografia verko
  • Phylogenetic importance of the zylotomy and geographical distribution of homoxylic Drimys winteri and Drimys colorata (1982)

Fontoj redakti