Pál Halász (juristo)

biografio pri hungara juristo

Pál Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Pál estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Lia konata filo estis Péter Halász (aktoro).

Pál Halász
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1914 (1914-05-29)
en Budapeŝto
Morto 18-an de septembro 1963 (1963-09-18) (49-jaraĝa)
en Pécs
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Péter Halász (aktoro)
Okupo
Okupo universitata instruisto • juristo
vdr

Pál Halász[1] naskiĝis la 29-an de majo 1914 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de septembro 1963 en Pécs.

Biografio redakti

Pál Halász maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1932, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1936. Li estis advokato-kandidato (1936–1944), en 1943 li aliĝis al la neleĝa komunista partio. Dum la nazia erao li partoprenis en la subtera rezista movado. Gestapo arestis lin (1944–1945). Li havis plurajn ŝtatajn jurajn postenojn inter 1945–1951, dum li akiris advokatan diplomon en 1948. Li estis bibliotekestro en Pécs, pli poste li estis docento kaj katedrestro en Universitato de Pécs (ekde 1957 ĝismorte en instrua rango profesoro. Li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio en 1957 kaj li postmorte havis la doktoriĝan titolon (1967). Li ricevis 3 medalojn. Li edziĝis en 1938, lia edzino naskis 3 filojn en 1940, 1943 kaj 1946; li vidviĝis en 1952. Li mortigis sin.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az önkormányzatok közigazgatása. Budapest önkormányzatának szerkezete. (1948)
  • Rákosi Mátyás útmutatása és az állam- és jogelmélet (1953)
  • Állam- és jogelmélet (1953, plurfoje eldonita ĝis 1961)
  • Az államelmélet alapkérdései: állam, államtípus, államforma (disertaĵo, 1956)
  • A jogi gondolkodás alakulása a Tanácsköztársaságban (1959)
  • Bevezetés az állam- és jogtudományokba. 1–2. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1960, 1962, 1964, 1966)
  • Társadalom, állam, jog (monografio, kunaŭtoro, 1963)
  • A normatívizmus és az elméleti jogtudomány (monografio, disertaĵo, 1963)

Fontoj redakti

Referencoj redakti