Pál Jakucs [jakuĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakucs Pál estis hungara botanikisto, ekologo, biologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1987). Lia frato estis László Jakucs.

Pál Jakucs [1] naskiĝis la 23-an de junio 1928 en Sarkad. Li mortis la 17-an de oktobro 2000 en Debrecen.

Biografio redakti

Pál Jakucs frekventis gimnazion kaj universitaton en Debrecen. Li lernis multe de Rezső Soó. Inter 1951-1966 li laboris en Budapeŝto en muzeo, poste en instituto. Dum la botanikaj esploradoj li unuafoje profitis en Hungario la aerofotojn. En 1971 li ekinstruis en universitato de Debrecen, kie li estis katedrestro inter 1979-1998, poste li emeritiĝis. Li longe redaktis fakrevuon Acta Botanica. Li ricevis 3 premiojn kaj memormedalon.

Verkaro (elekto) redakti

  • Mátra (1955)
  • Nouveau classement cénologique des bois de chênes xérothermes [Quercetea pubescenti-petraeae cl. nova] de l’Europe (1960)
  • Dynamische Verbindung der Wälder und Rasen: Quantitative und qualitative Untersuchungen über die synökologischen, phytozönologischen und strukturellen Verhältnisse der Waldsäume (1972)
  • Ecology of an oak forest in Hungary: Results of “Síkfőkút project”: Structure, primary production and mineral cycling (1985) (kune kun aliaj)

Fontoj redakti