Pál Kecskés [keĉkEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kecskés Pál estis hungara katolika pastro, altlerneja instruisto, teologo.

Pál Kecskés
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1895 (1895-05-18)
en Budapeŝto
Morto 30-an de junio 1976 (1976-06-30) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Árpád Gimnázium
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • filozofo • teologo • historiisto pri filozofio • lektoro
vdr
Kovrilpaĝo de ĉefverko de Pál Kecskés

Pál Kecskés[1] naskiĝis la 18-an de majo 1895 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de junio 1976 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Kecskés maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis teologion en Esztergom kaj Pázmáneum. Li pastriĝis en Esztergom en 1917, poste li instruis doktrinon en Budapeŝto ĝis 1920. Li doktoriĝis el teologio en Vieno en 1921, post du jaroj el filozofio en Freiburg. Inter 1923-1926 li estis kolegia inspektoro, poste li havis eklezian postenon en Esztergom. En 1928 li ekinstruis en Scienca Universitato Péter Pázmány, kie post 2 jaroj li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. En la studjaroj 1938 kaj 1943 li estis dekano. Pro disigo de la universitato li instruis en la posteula teologia akademio inter 1950 kaj 1968 jam kiel katedrestro. Li ricevis ekleziajn rangojn papa ĉambelano (1931) kaj papa prelato (1946).

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Das Problem der sittlichen Freiheit nach Spinoza und Thomas von Aquin (1923)
  • A házasság etikája (1928)
  • A bölcselet története főbb vonásaiban (1933, 1944, 1981, 2001; vidu la bildon!)
  • A keresztény társadalomelmélet alapelvei (1938)
  • Etika. 1. évfolyamos jegyzet (studenta lernolibro, 1944)
  • Szent Ágoston breviárium (tradukaĵo, 1960)
  • Az erkölcsi élet alapjai (1967)
  • Lélekben és igazságban. Lelki kalauz. (1976)

Fontoj redakti

Referencoj redakti