Pál Maléter (4-an de septembro 1917 – 16-an de junio 1958) naskiĝis el hungaraj gepatroj en Eperjes, urbo en la norda parto de historia Hungario, nuntempe Prešov, Slovakio. Li estris la hungaran armeon dum la Hungara revolucio de 1956[1].

Maléter studis kuracarton ĉe la Universitato de Karolo en Prago, antaŭ ol transloĝiĝi en 1938 al Budapeŝto, kie li eniris la militan akademion. Dum la 2-a mondmilito, li batalis je la orienta fronto ĝis li estis kaptata de la ruĝa armeo. Poste, li iĝis komunisto, estis trejnigita kiel sabotisto kaj resendita al Hungario. Pro sia kuraĝo kaj aŭdaco, li estis alte taksita.
En 1956 Maléter estis kolonelo kaj estris blenditan divizion en Budapeŝto. Li estis komisiita por subpremi la insurekcion sed, konatiĝinte, li aliĝis al la revolucio kune kun la kazerno Kilian. Li iĝis tiel unu el la plej gravaj oficistoj kiuj transpasis al la popolo, elektante siajn samlandanojn prefere ol la sovetianoj.
Pro sia altranga nivelo, Maléter rapide estis kontaktita de la nova registaro, kaj la kolonelo tuj iĝis generalo. La 29-an de oktobro, li estis nomumita ministro pri la Nacia Defendo.
La 3-an de novembro, li iris al Tököl, apud Budapeŝto, pro invito de la soveta armeo, kiu kazernis tie. Kiel traktanto, Maléter ricevis garantion pri sia persona sekureco. Estis tamen kaptilo. La morgaŭon, senantaŭaverto ekeliris la sovetaj tankoj el siaj kazernoj kaj perforte subpremis la revolucion. Samtempe, Maléter estis perfide arestita dum la kunveno, spite la internacia juro. Tuj malliberigita, li malaperis.

Pál Maléter estis fakte ekzekutita kune kun Imre Nagy kaj aliaj en iu malliberejo, en Budapeŝto, la 16-an de junio 1958, post sekreta "juĝado", pro provado faligi la "popolan respublikon Hungarujo".
En junio 1989, je la datreveno de tiuj murdoj, Imre Nagy, Pál Maléter, tri aliaj kiuj mortis en malliberejo kaj sesa malplena ĉerko (simbolante ĉiujn kiuj tiam estis mortigitaj) estis oficiale reenterigitaj en Budapeŝto, kun ŝtataj honoroj.
Pinvarietato estis nomita je honoro de Maléter [2]. Temas pri nana varietato, tuthumure, ĉar Maléter estis fakte vera giganto. Laŭ la historiisto Victor Sebestyen, li estis pli ol du metroj alta![3]

Referencoj redakti

  1. Tiu artikolo devenas de la traduko de la angla artikolo pri Maléter. Ĉi-tiu entenas interalie ties portreton
  2. [1] Arkivigite je 2010-12-05 per la retarkivo Wayback Machine Pinus mugo 'Pal Maleter'
  3. Victor Sebestyen (2006), Twelve Days: The Story of the 1956 Hungarian Revolution, p. 130.