Pál Palásthy [palAŝti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palásthy Pál estis hungara pastro, episkopo teologo, kanoniko, abato, universitata instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis palásti kaj keszihóczi.

Pál Palásthy
Blazono kaj portreto de Pál Palásthy
Blazono kaj portreto de Pál Palásthy
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1825 (1825-03-29)
en Nižný Žipov
Morto 24-an de septembro 1899 (1899-09-24) (74-jaraĝa)
en Esztergom
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr
Tombo de Pál Palásthy

Pál Palásthy [1] naskiĝis la 29-an de marto 1825 en Hungara reĝlando en Magyarizsép (nuntempa Nižný Žipov en Slovakio), li mortis la 24-an de septembro 1899 en Esztergom.

Biografio redakti

Pál Palásthy frekventis gimnazion en Kassa, poste li plulernis en seminario de Pest (urbo), kie li pastriĝis en 1848. Lia unua pastra stacio estis en Sátoraljaújhely, poste li estis seminariestro en Kassa. Inter 1855 kaj 1871 li instruis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Tiutempe li doktoriĝis en Vieno. En 1861 li estis nomumita universitata dekano, post jardeko kanoniko, en 1878 titulara abato, en 1866 episkopo. En Palást li konstruis lernejon en 1890, kirkon post 8 jaroj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Hivatás és irány (1850)
  • Theologia morum catholica (1861)
  • A polgári házasság (Esztergom, 1868)
  • Palásthyak (Budapeŝto, 1890-91)

Memorigiloj redakti

  • eklezia lernejo en Plášťovce prenis la nomon Pál Palásthy

Fontoj redakti