Pál Pesthy [peŝti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pesthy Pál estis hungara politikisto, parlamentano, ministro, juristo.

Pál Pesthy
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1873 (1873-07-09)
en Uzdborjád
Morto 7-an de majo 1952 (1952-05-07) (78-jaraĝa)
en Sárszentlőrinc
Mortokialo pulma kancero
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Pál Pesthy [1] naskiĝis la 9-an de julio 1873 en iama vilaĝo Uzdborjád, kiu nun estas parto de Sárszentlőrinc. Li mortis la 7-an de majo 1952 en Sárszentlőrinc.

Biografio redakti

Pál Pesthy frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Berlino. En 1897 li eklaboris en la ŝtata administrado. Ekde 1908 li jam havis signifan postenon en Distrikto Szekszárd, ekde 1914 li laboris en juĝejo. Inter 1922 kaj 1939 li estis parlamenta deputito, dume inter 1924 kaj 1929 ministro pri justico en Kabineto Bethlen. En 1940 li estis elektita membro en la senato.

Fontoj redakti