Pál Réthy [rEti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Réthy Pál estis hungara kuracisto. Lia familia nomo estis Schlotterbeck [ŝloterbek] ĝis 1844.

Hospitalo de Békéscsaba portas la nomon Réthy Pál

Pál Réthy [1] Arkivigite je 2016-12-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 17-an de januaro 1809 en Szarvas, li mortis la 20-an de aprilo 1896 en Békéscsaba.

Biografio redakti

Pál Réthy frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Mezőberény, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1836. Post siaj studoj li estis asistanto 2 jarojn, poste kuracisto en Békéscsaba. En 1854 li fondis la urban hospitalon. Post jardeko li fondis jam pli modernan hospitalon en nova konstruaĵo. En 1869 li establis domegon por gemalriĉuloj. Ili estis konstruitaj laŭ planoj de Ernő Sztraka. En 1873 li multe strebis kontraŭ la epidemio de ĥolero, tial li estis altrangigita ĉefkuracisto, en 1882 li ricevis reĝan premion. En 1891 li pensiuliĝis. Post la morto li estis entombigita en ĝardeno de la hospitalo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szegényeket ápoló és kórintézet felállításáról Békéscsabán (Szarvas. 1847)
  • Az önnemzés. A növények, állatok és emberek őseredeti keletkezése. (Pest. 1869)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Békéscsaba
  • hospitalo de Békéscsaba (1989)
  • strato en Békéscsaba (1910-1949)

Fontoj redakti