Pál Szende

SZENDE Pál (sende) estis hungara politikisto, financministro, verkisto ekonomika naskita en Nyírbátor la 7-an de februaro 1879 kaj mortinta en Seini la 15-an de julio en 1934.

Pál Szende
Szende Pál.png
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1879 (1879-02-07)
en Nyírbátor
Morto 15-an de julio 1934 (1934-07-15) (55-jara)
en Seini
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikistofilozofo
Information icon.svg
vdr

KarieroRedakti

Szende studis juron kaj iĝis advokato en 1904. Ekde 1908 ĝis 1918 li estis sekretario, poste ĉefsekretario de la Országos Magyar Kereskedelmi Egyesülés (OMKE). Kune kun Oszkár Jászi li partoprenis en la radikala politika movado kaj en la grupo ĉirkaŭ revuo Huszadik Század. Ekde 31-a de oktobro 1918 li estis ŝtatsekretario pri financafero en la registaro de Mihály Károlyi, inter 25-a de novembro kaj 21-a de marto 1919 li estis ministro pri financaj aferoj. En majo 1919 li translokiĝis Vienon. Li publikis multe, prelegis en Parizo kaj en aliaj urboj. En Vieno li aliĝis al centreca socialdemokrata grupo. En 1934 li partoprenis en la ribelo, poste rifuĝis Ĉeĥoslovakion, poste Rumanion.

VerkojRedakti

  • Önálló vámterület és osztályharc (Bp., 1907);
  • A magyar adórendszer igazságtalanságai (Bp., 1908);
  • Nemzeti jog és demokratikus fejlődés (Bp., 1911);
  • Adóreform és osztálytagozódás (Bp., 1913);
  • Az adóreform (Bp., 1914);
  • Háborús adópolitika (Bp., 1917);
  • Die Krise der mitteleuropäischen Revolution (Heidelberg, 1921);
  • Új október felé (Bécs, 1922);
  • Verhüllung und Enthüllung (Leipzig, 1922);
  • Eine soziologische Theorie der Abstraktion (1923).

FontoRedakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon