Pál Szilágyi (aktoro)
Pál Szilágyi [silAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilágyi Pál estis hungara aktoro, operkantisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szilágysomlói kaj horogszeghi, liaj gefiloj estis Lilla Szilágyi Bulyovszkyné kaj Béla Szilágyi (aktoro).
Pál Szilágyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de septembro 1790 en Budao (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 19-an de junio 1874 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Bal oldali falsírboltok: B/302 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infanoj | Lilla Szilágyi Bulyovszkyné, Béla Szilágyi (aktoro) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Pál Szilágyi[1] naskiĝis la 9-an de septembro 1790 en Budao (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, sed pluraj fontoj mencias aliajn datenojn), li mortis la 19-an de junio 1874 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPál Szilágyi frue interesiĝis pri aktorado kaj inter 1811-1813 li estis nepagita aktoro, poste 4 jarojn li estis soldato, eĉ li partoprenis en la kontraŭ-Napoleona milito. Post civiliĝo li estis aktoro en Székesfehérvár (1818-1821), poste li apartenis al teatra kompanio de Dávid Kilényi, pli poste li ludis en Kolozsvár (1823-1827), Hungara Teatro en Kassa (1828–1834) kaj Budao (1835–1837), fine li estis membro de Teatro Magyar dekomence. Li estis la unua pensiulo-aktoro en 1854. Kelkfoje li reĝisoris kaj tradukis operojn kaj dramojn, ankaŭ kontribuis en Hölgyfutár. Lia edzino naskis dufoje.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo - Bartolo
- József Katona: Bánk bán - Tiborc
- Ede Szigligeti: Liliomfi - titolrolo
- Müller–Perinet: Újholdvasárnapi gyermek - Nyúlfi
- Raimund: A havasi rémkirály - Rappelkopf
- Salamon (id. Dumas: Kean)
- Eugène Scribe: Adrienne Lecouvreur - Michonné
Liaj kontribuoj
redakti- A buvár (tradukita teatraĵo, 1830)
- Beszélyek és firkák (1854)
- Egy agg színész életéből (1878)