Pál Vasvári (gitaristo)


Pál Vasvári [vaŝvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vasvári Pál estis hungara ĵazmuzikisto (gitaristo, kontrabasisto).

Pál Vasvári
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1957 (1957-05-26)
en Budapeŝto
Morto 23-an de junio 2016 (2016-06-23) (59-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo basisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pál Vasvári[1] naskiĝis la 26-an de majo 1957 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de junio 2016.

Biografio

redakti

Pál Vasvári maturiĝis en muzikarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1981. Jam dum la lernejaj jaroj ekde 1979 li ludis en diversaj ĵazorkestroj antaŭ ol fini siajn studojn. Post siaj studoj li aliĝis al pluraj ĵazorkestroj, li muzikis ekzemple kun Béla Szakcsi Lakatos kaj Gyula Babos. Li estis la kunfondinto de ĵazkvarteto en 1986, li fondis alian ĵazorkestron post 3 jaroj, triopon en 2001. Tiutempe li ankaŭ komponadis kaj instrumentadis. Ĉefe eksterlande li ludis ankaŭ kun famaj eksterlandaj ĵazistoj, ekzemple Dave Samuels.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti