Pál Vidor
Pál Vidor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vidor Pál estis hungara aktoro, teatrestro, kantisto (baritono). Lia origina familia nomo estis Bodonyi Kajtor, laŭ aliaj informoj Bodonyi Kajtár aŭ Bodrogi Kojtor.
Pál Vidor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bodonyi Kajtor Pál |
Naskiĝo | la 17-an de novembro 1846 en ![]() |
Morto | la 1-an de decembro 1906 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 48/2. parcella, 1. sor, 75. sír ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Karola Kacsóh (mul) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro teatra reĝisoro dramaturgo operkantisto ![]() |
Pál Bodonyi Kajtor [1] naskiĝis la 17-an de novembro 1846 en Hungara reĝlando en Osgyán (nuntempa Ožďany en Slovakio, sed laŭ alia informo la naskiĝloko estas Kalonda), li mortis la 1-an de decembro 1906 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPál Vidor aĝis 18, kiam li iĝis migranta aktoro en pluraj urboj. Inter 1873 kaj 1878 li apartenis al Nacia Teatro (Kolozsvár). En 1878 li aliĝis en Budapeŝto al teatro Népszínház, kie li estis sceneja partnero de Lujza Blaha, post jaroj li iĝis reĝisoro, ekde 1897 ĉefreĝisoro, ekde 1906 teatrestro. Li verkis ankaŭ teatraĵojn kaj operetojn, ĉiuj estis prezentitaj en Népszinház. Li sterebis por halti la financan bankroton, sed tio ne sukcesis, tial li sinmortis.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann - Miracle; Lindorf
- Robert Planquette: Rip van Winkle - titolrolo
- Elek Erkel: Zsigmond Báthory - titolrolo
- Giuseppe Verdi: Nabucco - pstro de Baal
Elektitaj teatraj verkoj
redakti- A vörös sapka (1882)
- Czifra Zsuzsi lakodalma (1886)
- Szökjünk (1892)