Pál Zelenka
Pál Zelenka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zelenka Pál estis hungara luterana pastro, episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis kutnai.
Pál Zelenka | |
---|---|
Pál Zelenka | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 19-an de aŭgusto 1839 en Cseh-Brézó (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 4-an de decembro 1910 en Miskolc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | luterana pastoro |
Pál Zelenka[1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1839 en Cseh-Brézó (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa České Brezovo en Slovakio, li mortis la 4-an de decembro 1910 en Miskolc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio redakti
Pál Zelenka komence lernis hejme, poste mezlernejojn ekde 1848 en Aszód, Selmec kaj Pozsony, fine li studis teologion en Jena. Hejmenveninta iomete li estis familia edukisto, poste pastro. Ekde 1866 li estis pastoro de Miskolc, en 1869 eklezia dekano, en 1874 eklezia notario, en 1890 episkopo. Pro la episkopa posteno li estis ankaŭ senatano. Li fondis luteranan periodaĵon, sed li kontribuis ankaŭ en aliaj gazetoj. Li multe okupiĝis pri apogoj de orfoj kaj vidvinoj. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Memorandum a theologia és a theol. akadémia ügyében (1870, 1878, 1880)
- Ellenjavaslat a némethoni Gusztáv Adolf-egyesülettel szándékolt egyesülési terv ellen (1873)
- Emléklapok a miskolci ágostai hitvallású evangélikus anyaegyház évszázados életkönyvéből (1883)
- A magyarhoni egyet. ev. egyházi gyámintézet múltja és jelene (1885)
- Prédikáció az 1790–91. évi XXVI. tc. százados ünnepén (1892)
- Ima és beszéd az iglói templom százéves jubilaeumán (1897)
- A miskolczi ágostai hitvallású evangélikus egyházközség nyilvános közkönyvtárának teljes jegyzéke 1901-ről (1902)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-20. Alirita 2020-03-21.