Pálné Molnár C.
aŭstrohungara muzikinstruisto
Pálné Molnár C. [molnAr cE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár C. Pálné estis aŭstrohungara muzikinstruisto. Ŝia origina nomo estis Alice Gstettner, ŝia dua edzo estis Pál Molnár C..
Pálné Molnár C. | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alice Gstettner |
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1894 en Korneuburg |
Morto | 9-an de marto 1978 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 34/2-2-41 |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Cislajtio |
Familio | |
Edz(in)o | Pál Molnár C. |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto muzikinstruisto |
Alice Gstettner[1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1894 en Korneuburg, ŝi mortis la 9-an de marto 1978 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAlice Gstettner lernis muzikon en konservatorio en Vieno de de:Rosa Papier, pli poste en Berlino. En la 1910-aj jaroj ŝi venis al Hungarlando, iam ŝi fondis muziklernejon en Budapeŝto. Inter 1949–1958 ŝi instruis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, poste ŝi pensiuliĝis. Tamen ŝi instruis plu private. Ŝi uzis la italan metodon, ŝi postulis la kantotekstojn kaj hungare kaj laŭ origina lingvo. Ŝi naskis 2 filinojn en la unua geedziĝo.