Péter Adler

hungara dentisto, universitata profesoro

Péter Adler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Adler Péter estis hungara kuracisto, dentkuracisto, profesoro.

Péter Adler [1] naskiĝis la 25-an de junio 1910 en Makó. Li mortis la 3-an de aŭgusto 1983 en Debrecen.

Biografio redakti

Péter Adler akiris kuracistan diplomon en Vieno en 1934. Li laboris en la sama urbo en instituto inter 1931 kaj 1936, poste en la kliniko pri dentaj malsanoj. Li ankaŭ lernis plu kaj li akiris dentkuracistan diplomon. Hejmenveninta li laboris en hospitalo de Szentes, dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo. Ekde 1945 li estis ĉefkuracisto en stomatologia kliniko en Debrecen. Ekde la sekva jaro li komencis instrui en la Universitato de Debrecen kiel privata profesoro kaj katedrestro. En 1953 li atingis la rangon universitata profesoro. En 1957 li doktoriĝis. Ĝis 1979 li gvidis la klinikon, poste li pensiuliĝis.

Li multe okupiĝis pri protektado kontraŭ kario. Li havis edzinon, kiu same estis dentkuracisto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Über die Beziehungen zwischen Zahnkaries und Fluoriden (1950)
  • Konzerváló fogászat (1953, 1961, 1968, 1972)
  • Cariologia és endodontia (1978)
  • Stomatologia (1970, 1974)

Fontoj redakti