Péter Deák
DEÁK Péter [dea'k] estis hungara aktoro, teatrestro naskita en Koloĵvaro en 1857 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de marto 1909.
Péter Deák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1857 en Brăișoru |
Morto | 7-an de marto 1909 (51-jaraĝa) en Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kariero redakti
Li debutis en 1877. Ekde 1904 li estis kasisto de la Országos Színészegylet (Landa Aktorasocio). Al lia nomo ligiĝas la kolekto de tiel nomata Petykó-fillérek (Peĉjo moneroj) por apogo de malriĉaj geaktoroj. Li gvidis migran teatran kompanion, kie ludis ekzemple Jenő Halmi (1877).
El liaj roloj redakti
- Menelaos (Offenbach: Szép Heléna);
- Rettegi Fridolin (Schönthan: A szabin nők elrablása);
- Pater Knittelius (Ede Szigligeti: II. Rákóczi Ferenc fogsága);
- Karczosi (Müller: Szerelmi varázsital);
- Gáspár apó (Planquette: A corneville-i harangok).
Fonto redakti
- Magyar Színházművészeti Lexikon