Péter Gáspár (inĝeniero)

Péter Gáspár [gAŝpAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáspár Péter estas hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.

Péter Gáspár [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1960 en Pécs.

Biografio redakti

Péter Gáspár laboris en esplora instituto ekde 1990. Li akiris sciencajn gradojn PhD en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1997, DSc en 2007 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ekinstruis en la menciita universitato en 2006. Li estas jam katedrestro. Li ricevis premiojn inter 1996-2008. Li okupiĝas pri veturiloj kaj ties aŭtomataj direktadoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Design of robust controllers for active vehicle suspension using the mixed m synthesis (2003)
  • Control Design of Variable-Geometry Suspension Considering the Construction System (2013)

Fontoj redakti