Péter HOLOK estas rumania hungara tekniktradukisto. Li naskiĝis en Koloĵvaro la 2-an de junio 1944. Li estas la pli aĝa frato de Gyula Holok.

Biografio redakti

Péter Holok akiris diplomon pri mekaniko en sia naskiĝurbo (1967), kaj li estis inĝeniero en Kluĵo, paralele interna kunlaboranto de filio de Didaktika kaj Pedagogia Libroledonejo. Li estis kunulaŭtoro de traduklaboroj el rumana lingvo de teknikaj lernolibroj.

Fonto redakti