Péter Molnár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Péter estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.

Péter Molnár
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1925 (1925-07-14)
en Budapeŝto
Morto 27-an de aŭgusto 2000 (2000-08-27) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Borbála Molnár
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Péter Molnár[1] naskiĝis la 14-an de julio 1925 en Budapest, li mortis la 27-an de aŭgusto 2000 en Budapest.

Biografio redakti

Péter Molnár maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Dum la 2-a mondmilito li estis soldato, poste militkaptito, tial li akiris arkitekturan diplomon nur en 1949. Jam en 1948 li laboris ĉe László Lauber, poste ekde 1950 ĉe Lajos Gádoros. Post kelkaj jaroj li plustudis en majstra kurso, lia instruisto estis István Janáky (pli aĝa). En 1969 li laboris en Gera, ekde la sekva jaro li gvidis majstran kurson. En 1982 en Novjorko, en 1986 en Ĉinio li gvidis majstran kurson. Depost fino de la socialismo li fondis privatan firmaon jam kiel emerito. Iom poste li retiriĝis de la arkitekturo kaj li pentradis, fotadis kaj eseis. Li ricevis kelkajn premiojn inter 1964-1992. Li havis edzinon ekde 1957, kiu fondis premion pri Molnár en 2004.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • oficeja domo (Debrecen, 1952)
  • meteologia observatorio (Siófok, 1952-1955)
  • pluretaĝa loĝdomo (Budapeŝto, 1958-1961)
  • kinejo (kunarkitekto, Kőbánya, 1964)
  • sidejo, nun jam hotelo (Budapeŝto, 1966)
  • sporthalo (Székesfehérvár, 1975-1978)
  • muzeo (Budapeŝto, 1987)
  • oficeja domo ((kunarkitekto, 1993, Budapeŝto)
  • duopa vilao (Budapeŝto, 1995)

Ekspozicioj redakti

Lia volumo redakti

  • Felülről körözve (2005, prozoj)

Fontoj redakti

Referencoj redakti