PÁZMÁNY Péter (pazmanj) estis hungara romkatolika ĉefepiskopo de Esztergom, kardinalo, verkisto, monaĥo naskita en Nadjvarado la 4-an de oktobro 1570 kaj mortinta en Poĵonjo la 19-an de marto 1637.

Péter Pázmány
hungara episkopo
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1570 (1570-10-04)
en Oradea
Morto 19-an de marto 1637 (1637-03-19) (66-jaraĝa)
en Bratislavo
Tombo Katedralo de Marteno de Tours vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Alma mater Pontifika Gregoria UniversitatoUniversitato de Vieno vd
Subskribo Péter Pázmány
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • tradukistofilozofo • universitata instruisto • verkisto • katolika episkopo vd
Ĉefepiskopo de Esztergom
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Péter Pázmány studis en Vieno, Romo, li agadis en Graco. En 1601 revenis Hungarujon kiel misiisto. Ekde 1603 li instruis en universitato Graz. En 1607 li alvenis en kortegon de ĉefepiskopo Ferenc Forgách al Esztergom. En 1616, post kiam la papo absolvis lin de monaĥa sankta promeso, nomumis lin preposto de Turóc, poste ĉefepiskopo de Esztergom. En 1629 li fariĝis kardinalo. En 1619 li fondis en Nagyszombat edukinstituton kaj pastroedukejon, en 1623 en Vieno pli altranga pastroedukejon Pázmáneum, fine en 1635 li fondis Jezuitan Universitaton en Nagyszombat kun fakultatoj pri teologio kaj filozofio (hodiaŭ ELTE). En Pozono li fondis jezuitan kolegion kaj lernejon, en Érsekújvár kaj Körmöcbánya franciskanajn klostrojn. Plurajn magnatajn familiojn li rekonvertigis al katolika religio (Forgách Miklós kaj Zsigmond, Kristóf Thurzó, Miklós Esterházy, György Zrínyi). Li havis elstaran rolon en kreado de hungara literatura lingvo.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Felelet (Nagyszombat, 1603);
  • Keresztyéni imádságos könyv (Graz, 1606);
  • Öt szép levél (Pozsony, 1609);
  • Isteni igazságra vezérlő kalauz (Pozsony, 1613);
  • Vasánapokra és egynéhány ünnepekre rendelt evangéliumokról prédikációk (Pozsony, 1631);
  • Pázmány Péter bíbornok, esztergomi érsek összes munkái (I – VII., Bp., 1894 – 1905);
  • Pázmány Péter munkáiból (Bp. 1904);
  • Pázmány Péter összegyűjtött levelei (I – II., Bp., 1910 – 11);
  • Pázmány Péter válogatott írásai (elektita de György Rónay, Bp., 1957).

Bibliografio redakti

  • Fraknói Vilmos: P. P. és kora (I – III., Pest, 1868 – 1872);
  • Áldásy Antal: P. P. élete 1570 – 1637 (Bp., 1898);
  • Kosztolányi Dezső: A magyar próza atyja (Nyugat, 1920);
  • Laczkó Géza: Cardinalis P. (Nyugat 1920);
  • Kornis Gyula: P. személyisége (Bp., 1935);
  • Félegyházy József: P. bölcselete (Bp., 1937);
  • Körtvélyesy Ferenc: Az egyetemes fogalmak tana P. bölcseletében (Bp., 1943);
  • Klaniczay Tibor: P. P. (Reneszánsz és barokk, Bp., 1961.)

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti