Péter Poór [pOr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Poór Péter estas hungara kantisto pri ŝlagroj, operetoj, muzikaloj, operoj, instruisto.

Péter Poór
Péter Poór
Péter Poór
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1944 (1944-09-20) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)o Klára Poór
Okupo
Okupo kantistoaktoro • ŝlagristo
TTT
Retejo http://www.poorpeter.hu/
vdr

Péter Poór[1] naskiĝis la 20-an de septembro 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Poór komence pianadis kaj violonadis, sed en aĝo 16 lia etfingro rompiĝis, poste li havis klasikajn kantistajn lecionojn de Anna Németh. Iom poste li studis en studio de Hungara Radio de Tamás P. Balassa. En 1967 li debutis kun furora sukceso en televizia festivalo en Budapeŝto. En la sekvaj jaroj li havis sukcesojn en similaj festivaloj jam ankaŭ en la socialismaj landoj. En 1974 li akiris diplomon en Teatroarta Altlernejo, li iĝis diplomita opereta kaj muzikala kantisto. Lia ĉefinstruisto estis László Vámos. Post la diplomo li estis kantisto (eĉ operkantisto) en Nacia Teatro (Szeged) kaj Nacia Teatro (Miskolc). Li ofte havis bonvivantajn rolojn. En 1981 li denove retiris al la ŝlagroj (sed iom li kantas operetojn kaj muzikalojn), precipe eksterlande kantadas hungare, angle, germane kaj itale. Iom poste Péter Poór fondis kantostudion, kie li instruas. Spite tion li ankaŭ daŭre turneas. Li ricevis premiojn en 1998 kaj 2019. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, li havas 3 gefilojn.

Elektitaj kantitaj ŝlagroj redakti

  • Utánam a vízözön (1967, debuta)
  • Piros tulipán (1968)
  • Fekete vonat
  • Pókháló
  • Én édes Katinkám
  • Nem kell ahhoz csillagjósnak lenni
  • Amarillo, Az otthon zöld füvén, Egy könnycsepp az arcodon (eksterlandaj ŝlagroj)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-25. Alirita 2019-09-20.