Péter Szijjártó

Péter Szijjártó [sijArtO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szijjártó Péter estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, profesoro.

Péter Szijjártó
Persona informo
Szijjártó Péter
Naskiĝo 30-an de oktobro 1978 (1978-10-30) (45-jaraĝa)
en Komárom
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto vd
Partio Fidesz vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • partoprenanto de internacia forumo vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Péter Szijjártó

Péter Szijjártó [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1978 en Komárom.

Biografio redakti

Péter Szijjártó abiturientis en 1997 en Győr, poste li akiris diplomon en Universitato Corvinus de Budapeŝto en 2002. Jam dum lernado en 1998 li estis elektita deputito al municipo Győr, loke li apartenis al junulara politika organizaĵo. Li estis parlamenta deputito daŭre ekde 2002, li estis partiestro de Győr en 2005, poste li havis partiajn taskojn kun postenoj, krome li ekinstruis en Altlernejo de Dunaújváros ekde 2009. Same en 2009 li edziĝis, baldaŭe li havis du filojn. En la Dua Kabineto Orbán komence li estis proparolanto de Viktor Orbán, poste subministro pri eksteraj aferoj kaj eksterlanda ekonomio. En la Tria Kabineto Orbán li estis altrangigita ministro.

Fontoj redakti