Péter Treitz [trejc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Treitz Péter estis hungara agrogeologo. Li estis fondinto de la hungara agrogeologio.

Péter Treitz

Péter Treitz [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1866 en Kisszállás. Li mortis la 20-an de februaro 1935 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Treitz studis iom en teknikuniversitato de Vieno, poste en ekonomia akademio de Magyaróvár. En 1890 li eklaboris en geologia instituto, kie li atingis la rangojn geologo en 1893, ĉefgeologo en 1909, ĉefkonsilisto pri minejoj en 1917. Li studvojaĝis al Germanio, Rusio kaj Balkano, kie li riĉiĝis je spertoj. Li aranĝis aliĝon de Hungario al internacia agrogeologia asocio. Li kreis mapojn pri la hungaraj grundoj, depost 1909 lia sistemo estis akceptita tutmonde. En 1926 li kreis grundomapon pri (kaj por) Hispanio. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szikes talajok Magyarországon (Bp., 1898)
  • La détermination du calcaire dans les terraines á vignobles (1903)
  • Megfigyelések a meszes talajok és meszes talajokra alkalmas szől6fajokról (1905; germane 1906) - kun iu alia
  • Az agrogeológia feladatai (1919)
  • Gazdasági ásványtan és talajismeret (1929)

Fontoj redakti