ZÖLD Péter (zeold) estis hungara historiisto, romkatolika pastro naskita en Madéfalva la 21-an de septembro 1727 kaj mortinta en Csíkrákos la 25-an de junio 1795.

Biografio redakti

Péter Zöld studis filozofion kaj teologion en Koloĵvaro. Li estis unu el la plej firmaj kontraŭuloj de organizo de sikula landlimgardo. Post la Siculicidium li estis malliberigita, sed post 13 monatoj li eskapis kaj fuĝis al Moldavio. Post kvin jaroj li revenis kun siaj pluraj adeptoj kaj estis parokestro en Csíkdelne, Csíkszentimre, fine Csíkrákos. Li estis unu el unuaj historiistoj de ĉangohungaroj.

Verkoj ĉefaj redakti

  • A moldvai magyarokról (Ung. Magazin. III., 1783);
  • Batthyány püspökhöz küldött jelentés (1781).

Bibliografio redakti

Fonto redakti