Péter Zabeler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zabeler Péter estis germana-hungara pastro, luterana episkopo. Lia familia nomo aperis foje kiel Zabler. Lia nepo Jakab Zabeler same estis luterana episkopo.

Péter Zabeler [1] Arkivigite je 2020-10-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1578? en Germanio en Grossenhain. Li mortis la 22-an de septembro 1645.

Biografio redakti

Péter Zabeler frekventis altlernejon en Wittenberg. Li komencis sian pastran karieron en Kassa, kie li estis diakono. En 1602 li estis pastro en Lőcse. Inter 1607 kaj 1611 li estis eklezia dekano pri 29 urboj. En 1614 tiuj urboj formis luteranan episkopejon, kies unua episkopo iĝis Péter Zabeler.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’Leichenrede über d. H. Stephan Xylander’’ (1620)
  • ’’Eine Christliche Leichenpredigt . . . bey des Fürstlichen Leichenbegegnüss der Weylandt...’’ (1626)
  • eklezia jura libro, kiu perdiĝis

Fontoj redakti