Přemysl Otakar la 1-a

Přemysl Otakar la 1-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1155, mortis 1230) estis reĝo de Bohemio ekde 1198.

  • li naskiĝis ĉirkaŭ 1155.
  • gepatroj: Vladislao la 1-a Přemyslido – ĉeĥa princo kaj Judita el Turingio.
  • reĝo kaj princo-elektisto de Bohemio, princo de Bohemio kaj margrafo de Moravio.
  • li parolis ĉeĥe, germane kaj latine.
  • 1187 geedziĝo al Adelajdo de Meißen.
  • 11921193 reganta princo ĉeĥa.
  • 1193 - 1197 regis praga episkopo Břetislav Jindřich. Post lia morto ekregis malpli aĝa frato de Přemysl Otakar la 1-a Vladislav Jindřich, tamen post interkonsento Přemysl Otakar la 1-a denove surtroniĝis. (Vladislav Jindřich abdikis kaj li estis kontenta kun titolo de moravia margrafo).
  • 1198 eksedziĝo kun Adleto kaj nova geedziĝo al Konstancino Hungara. Adleto foriris reen ĝis Meißen eĉ kun la infanoj. Ŝi havis kun Přemysl ankoraŭ filinon Boĵislavinon (edziniĝinta al Oldřiĥo el Ortenburk kaj filinojn Hedvikon (monaĥino), Juditon (Bernardo Korutana), Annon (Henriko Pia) kaj Anneton (ŝi mortis junaĝa).
  • la 8-an de septembro de 1198 li ricevis de romia reĝo Filipo de Ŝvabio herede reĝan titolon.
  • 1203 post ŝanĝo de politika situacio en Eŭropo Přemysl alpaŝis al la flanko de dua romia reĝo Otto de Brunsvigo.
  • la 24-an de aŭgusto de 1203 li estis duafoje kronita post tio, kiam eĉ reĝo Otto agnoskis lian reĝan titolon (ĉifoje kun beno de papo).
  • 1204 li denove transkuris al la flanko de Filipo de Ŝvabio, sed sole ĝis la jaro 1208, kiam Filipo estis murdita de bavaria palatinata grafo Otto la 8-a de Vitelsbaĥo.
  • 1205 dana reĝo Valdemaro la 2-a edziĝis al Marketo Přemyslidino, filino de Přemysl Otakar la 1-a.
  • 1205 naskiĝo de filo Venceslao (pli malfrua reĝo Venceslao la 1-a).
  • 1207 naskiĝo de filo Vladislao (1224 margrafo moravia – li mortis en 1227).
  • 1208 naskiĝo de heredonto Vratislao (dum mallongtempa repaciĝo kun Adleto Meisa).
  • 1209 naskiĝo de filo Přemysl (1227 margrafo moravia – li mortis en 1239).
  • 1210 naskiĝo de filino Blaĵeno.
  • ĉirkaŭ 1210 stampitaj brakteatoj, kiuj anstataŭigis ĝisnunajn denarojn.
  • 1211 naskiĝo de filino Anneto (abatino ĉe sankta Francisko – ŝi mortis la 6-an de marto de 1282).
  • la 26-an de septembro de 1212 post ŝanĝo de politika situacio en Sankta Romia Imperio, dum kiu Přemysl aliĝis al la flanko de nove elektita reĝo Frederiko la 2-a Sicilia kaj helpante lin akiri potencon, Frederiko la 2-a eldonis la t.n. Oran buleon sicilian. Per tiu ĉi dokumento li alverdiktis al sekvontoj de Přemysl Otakar la 1-a herede reĝan titolon kaj li nomis la ĉeĥan reĝon unu el sep princoj-elektistoj elektontaj la romian reĝon. Krom alia estis limigita interrilato de reĝlando Bohemio al la Imperio tiel, ke Bohemio fariĝis suverena ŝtato formale apartenanta al la Romia imperio.
  • la 8-an de junio de 1216 li lasis per nobela koncilio elekti sian filon Venceslao la 1-a kiel sia sekvonto kaj li enkondukis principon de unuenaskiteco.
  • 1219 gefianĉiĝo de Anneto Přemyslidino al Henriko, filo de imperiestro Frederiko la 2-a. (Anneto estis sendita al edukado Vienon, sed aŭstria duko Leopoldo Babenberka persvadis la imperiestron, por ke lia filo edziĝu al lia filino Marketo.) Anneto poste foriris el Vieno kaj en la jaroj 12331234 ŝi fondis monaĥinejon ĉe preĝejo de sankta Francisko en Prago kaj ŝi fariĝis ĉi tie abatino.
  • 1225 la imperiestra filo Henriko edziĝis al Marketo Babenberka kaj Přemysl entreprenis en la jaro 1226 rabeman atakon ĝis Aŭstrio.
  • 1228 en Bohemio fondita la unua minorita monaĥejo de sankta Jakobo en Prago.
  • la 15-an de decembro de 1230 Přemysl Otakar la 1-a mortas.
Přemysl Otakar la 1-a
Reganto de Bohemio
Persona informo
Přemysl Otakar I.
Ottokar I.
Naskiĝo ĉ. 1155
en Prago
Morto 15-an de decembro 1230 (1230-12-15)
en Prago
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Ladislao la 2-a (Bohemio) vd
Patrino Judith of Thuringia vd
Gefratoj Richza von Boehmen • Agnes of Bohemia • Adalberto la 3-a de Bohemio • Vladislaus III, Duke of Bohemia • Frederick, Duke of Bohemia • Svatopluk Vladislavovich vd
Edz(in)o Adelajdo de Meißen • Constance of Hungary vd
Infanoj Dagmar of Bohemia • Anne of Bohemia, Duchess of Silesia • Venceslao la 1-a • Agnes of Bohemia • Judith of Bohemia (d. 1230) • Vladislaus, Margrave of Moravia • Přemyslid, Margrave of Moravia • Božislava • Hedwika a Boemiei • Guglielma de Bohême • Vratislav • Vratislav of Bohemia vd
Profesio
Okupo monarko vd
Margrafo de Moravio
Dum 1179-
Duko de Bohemio
Dum 1192-1193
Antaŭulo Venceslao la 2-a, duko de Bohemio
Sekvanto Henriko Břetislav la 3-a, episkopo de Prago
Reĝo de Bohemio
Dum 1198–1230
Antaŭulo Vladislao Henriko, lia frato
Sekvanto Venceslao la 1-a, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vidu ankaŭ redakti