Lockheed P-38 Lightning

(Alidirektita el P-38 Lightning)

La Lockheed P-38 Lightning (Fulmo) estis usona ĉasaviadilo kiun oni uzis dum Dua Mondmilito. Lockheed preparis pli ol 10 000 P-38 aviadilojn. Oni planis P-38 (XP-38) en la jaro 1937 kaj la provflugo okazis du jarojn poste. Unuaj P-38 aviadiloj estis en batalado en la jaro 1942. P-38 batalis en la Pacifiko kaj en Eŭropo.

Lockheed P-38 Lightning
P-38 flugas super Kalifornia.
P-38 flugas super Kalifornia.
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: Lockheed (Nuna Lockheed Martin)
Unua flugo: 27-an de januaro 1939
Enkonduko: Julio 1941
en Usona Armea Aerforto (USAAF)
Produktperiodo: 1941-1945
Produktkvanto: 10,037
vdr

P-38 estis malsimila al aliaj ĉasaviadiloj, ĉar ĝi havis du motorojn anstataŭ unu. Ĝi estis dufoje pli granda ol aliaj kaj povis porti 4 maŝinpafilojn kaj kanonojn. Maksimuma rapido estis 636 km/h. Ĝi estis sola usona ĉasaviadilo, kiun oni konstruis de la komenco ĝis fino de dua mondmilito.

Historio redakti

En februaro 1937, Lockheed komencis prilaboron de nova ĉasaviadilo, laŭ peto de Armeaj Aerkorpusoj, kiu volis altaltecan interkaptan ĉasaviadilon. Johnson dezajnis dumotoran ĉasaviadilon kun Allison V-1710 motoro. La 23-an de junio 1937, Lockheed venkis en konkurso, kaj la 27-an de januaro 1939, unua XP-38 estis fabrikita. La 11-an de februaro 1939, Generalo de Aerkorpusoj, Henry Arnold permesis la flugon inter Dayton kaj Novjorko. XP-38 sukcese flugis al Novjorko, sed malsukcesis dum la surterigo. Kvankam Aerkorpusoj ordonis por ĝia rendimento.

Kontraste al aliaj ĉasaviadiloj, P-38 unue komenciĝis servon en Britio kaj Francio. En marto 1940, Brita-Franca Aĉeta Komisio ordonis 667 P-38 al Lockheed. Sed pro la Nazia okupado de Francio, Reĝa Aerarmeo ricevis ĉiujn aviadilojn kaj nomigis ĝin kiel Lightning I.

Dum la dua mondmilito, Multaj aliancanaj ŝtatoj operaciis P-38 en Eŭropo kaj Pacifiko. En Eŭropo, P-38 ofte eskortis bombaviadilojn B-17 dum la bombado de Nazia Germanio. Post la apero de nova, sukcesa ĉasaviadilo, North American P-51 Mustang en 1944, P-38 flugis skoltflugon en Eŭropo. Germanaj pilotoj ofte nomiĝis gin kiel "Doppelschwanz" (La duvosta) aŭ "Gabelschwanzteufel" (La forkvosta diablo).[1] En Pacifiko, P-38 estis fama por sukcesa rendimento kontraŭ japanaj ĉasaviadiloj. En 1943, P-38 sukcese interkaptis aviadilon G4M de Japana admiralo, Jamamoto Isoroku, kiu estis komandanto de Japana Mararmeo en Pacifiko.

La famuloj kiel Usona aviadisto Charles Lindbergh kaj Franca flugisto kaj verkisto Antoine de Saint-Exupéry flugis per tiu aviadilo. Saint-Exupéry flugis kiel majoro de libera Franca Aerarmeo. La 31-an de julio 1944, Germania ĉasaviadilo Fw-190 interkaptis lian aviadilon kaj li mortis.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti