Pavel Ŝumilov

sovetunia esperantisto kaj ŝtata funkciulo
(Alidirektita el P. Ŝumilov)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pavel Nestoroviĉ Ŝumilov (ruse Павел Несторович Шумилов) estis veterano de la rusia kaj sovetunia Esperanto-movadoj, sed ankaŭ de la komunisma partio de Sovetunio. Li memstare lernis Esperanton, kiam li estis 15-jara kaj tuj praktike uzis ĝin. En 1905 kaj 1917 li partoprenis la tri tiutempajn revoluciojn en Rusio kaj estis aktiva batalanto de la Ruĝa Armeo dum la enlanda milito. Post la frakaso de la Blanka Armeo de Aleksandr Kolĉak en 1920, li finis la militistan karieron je la rango de komandanto. Poste li komencis lerni en fakultato por laboristoj, en teknologia instituto kaj sekve laboris kiel respondeca funkciulo en ministerioj.

Pavel Ŝumilov
Persona informo
Morto 30-an de novembro 1972 (1972-11-30)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Dum parto de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj li estis ĝenerala sekretario de la Sovetlanda Esperantista Unuiĝo, kiu malaperis en la stalinisma "Granda Purigo" de 1937 pro enkarcerigo aŭ murdo de plej multaj el siaj gvidantoj, sed malgraŭ malhelpoj de la ŝtata registaro ne estis formale malfondita. En 1956 iamaj aktivuloj de SEU klopodis reaktivigi ĝin: Post la 20-a Kongreso de la komunisma partio de Sovetunio en februaro 1956 aperis ideo oficialigi la renaskiĝantan Esperanto-movadon. Konsultinte la Centran Komitaton de la komunisma partio de Sovetunio la aktivuloj organizis refondan kunvenon, kiu okazis la 5-an de majo 1956 en klubejo "Idealo" (Moskvo) kun ĉirkaŭ 150 partoprenantoj. Dum la kunveno estis restarigita SEU kaj elektita ties organiza komitato. La komitaton eniris prezidanto Jevgenij Bokarjov, Pavel Ŝumilov kun Nikolaj Danovskij kaj Semjon Podkaminer kiel tri vicprezidantoj, kaj aliaj aktivuloj. Tamen, malgraŭ konfirmo de moskva urbestraro, la regiona sekretario de partia komitato A. Nikiforov sukcesis nuligi la decidojn. Poste 42 ĉeestintaj komunistoj-esperantistoj ricevis partiajn skoldojn, kaj multaj el ili pro la partia premo forlasis la Esperanto-movadon.

Kontraŭe al aliaj esperantistoj, Ŝumilov laŭ la ĝis nun kolektitaj informoj nek en 1937 nek en 1956 estis signife punita pro sia esperantisteco, sed male pro sia partia engaĝigo estis honorita de la sovetia registaro per la ordeno "Ruĝa Stelo". En la 1-a numero 1973 de la revuo Paco aperis nekrologo de N. Sulje el Moskvo pri lia forpaso.

Fonto redakti