Ĝermolisto de nederlandaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el P. H. Snoek)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

G. Abbas-de Hoop redakti

G. ABBAS-DE HOOP (naskiĝis en 1917, mortis la 31-an de oktobro 1995 en Groningen) estis nederlanda esperantistino kaj, same kiel sia edzo forpasinta en 1995, dumviva membro kaj mecenato de UEA.

B redakti

P. W. Baas redakti

P. W. Baas [bas] (naskiĝis la 9-an de junio 1894 en Winschoten, mortojaro ne konata) estis nederlanda instruisto kaj prezidanto de LEEN inter oktobro de 1931 kaj oktobro 1933, redaktoro de Nederlanda Esperantisto inter januaro 1932 kaj oktobro 1933.

W. A. Bakker-Smith redakti

W. A. BAKKER-SMITH (naskiĝis en 1899, mortis la 22-an de junio 1994 en Amsterdamo) estis longtempa membro de UEA.

Paul van den Berg redakti

Paul van den BERG (naskiĝis en 1931, mortis 15-an de julio 1999 en Heemskerk) estis instruisto pri la angla kaj Esperanto kaj prezidinto (1975-1988) de la Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj Esperantistoj.

May Bijleveld redakti

Nella Boon redakti

Nella Boon estis esperantistino en Nederlando en la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • Nederlanda Kantaro Esperantista. Hago, eldonejo Espero, 1910?

H. Bouman redakti

H. BOUMAN (naskiĝis en 1920, mortis en 1999 en Roterdamo), estis dumviva membrino en UEA kaj multajn jarojn aktiva parto de la loka Esperanto-grupo en Roterdamo.

Ineke Bourguignon-Slis redakti

Ineke BOURGUIGNON-SLIS estas nederlanda esperantistino. Inter 1991 kaj 2001 ŝi kantis en la nurvoĉa esperanta muzikgrupo Akordo,[1] kaj multfoje prezentiĝis sceneje en esperantistaj eventoj dum 20 jaroj, ĝis kiam la grupo finis aktivajn koncertojn en 2008. Tamen ankoraŭ daŭras publikigoj de sondosieroj. Ekzemple en aprilo 2018 el la eldonejo Vinilkosmo en suda Francio lanĉiĝis bita reeldono de la unua albumo de la grupo, Muzikpluvo, kun du kromaj trakoj.[2] La esperantisto kaj komputikisto Hardo Bourguignon estas ŝia edzo.

Referencoj redakti

Gerrit J. Brons redakti

Gerrit J. BRONS (naskiĝis en 1926, mortis la 12-an de novembro 2004) estis delegito de UEA en Maassluis.

Adrianus Bus redakti

Adrianus N. BUS (naskiĝis en 1913, mortis la 15-an de aprilo 2000) estis dum 45 jaroj delegito de UEA en Bussum.

Hans Martin Butter redakti

Hans Martin BUTTER (naskiĝis en 1931, mortis la 11-an de junio 2004 post longa malsano) estis dumviva membro de UEA en Amsterdamo.

C redakti

I. Cade redakti

I. Cade estis aktiva esperantisto en komenco de 20-a jarcento. Laŭ lia iniciato fondiĝis Esperanto-klubo en Haago 1906[1].

Referencoj redakti

  1. Ruslanda Esperantisto. Esperantista movado. Nro 6, p. 126. Junio-Julio 1906

G. E. Cannemeyer-Hoogland redakti

G. E. CANNEMEYER-HOOGLAND (naskiĝis en 1912, mortis la 25-an de junio 1995 en Zwolle) Ŝi estis dumviva membro de UEA.

D redakti

Ramie Dittlof Tjassens-Lips redakti

Ramie DITTLOF TJASSENS-LIPS (naskiĝis en 1903, mortis en 1991 en Hago) estis dumviva membro de UEA kaj fakdelegito pri gastigado.

Johanna Douma-van Wisse redakti

Johanna DOUMA-VAN WISSE (naskiĝis en 1918, mortis la 19-an de aŭgusto 2004) estis multjara membro de UEA en Zutphen.

Jenneke Dunnewold-Ehrmann redakti

Jenneke DUNNEWOLD-EHRMANN (naskiĝis en 1904, mortis la 3-an de aprilo 1998 en Hago) estis dumviva membro de UEA kaj mecenato.

E redakti

Gerard Ellerman redakti

Gerard ELLERMAN (naskiĝis en 1913, mortis la komenciĝon de novembro 1995) estis esperantisto ekde 1933, aktiva en katolikaj kaj Amsterdamaj Esperanto-rondoj, sekretario de nederlanda ekzamenkomitato, delegito pri katolikismo dum 36 jaroj.

G redakti

Pieter Genesis redakti

Pieter GENESIS (1913 - mortis en decembro 1992) estis fakdelegito de UEA pri maŝinoj kaj pesiloj en Eindhoven (Nederlando).

Frans Goedhart redakti

Frans GOEDHART (naskiĝis en 1922, mortis la 13-an de januaro 1993 en Driebergen, Nederlando) estis UEA-fakdelegito pri naturismo.

M. C. J. van der Graaf redakti

M. C. J. van der GRAAF naskiĝis en 1903 kaj mortis la 19-an de februaro 1998 en Dordrecht (Nederlando). Ŝi estis membro de UEA dum 50 jaroj, kaj fine dumviva membro.

H redakti

J. de Haan redakti

J. de HAAN estis nederlanda esperantisto. Li estis kunfondinto de la unua Esperanto-grupo en Amsterdamo en 1905, funkciis kiel redaktoro de la gazeto Amsterdama Pioniro kaj poste inter 1908 kaj 1909 de la gazeto Holanda Pioniro. Intense li varbis por Esperanto kaj aranĝis multajn kursojn.

H. L. Hartog redakti

H. L. HARTOG (mortis 59-jara la 23-an de marto 1970) estis nederlanda esperantisto, fak-delegito por turismo en Volendam. Li estis konata aktivulo kaj malnova membro de UEA.

Gerrit van Heek redakti

Gerrit van HEEK (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1887 en Hengelo) estis nederlandano kaj kontoristo. Esperantisto de 1910. Terenoj de lia Esperanto-laboro estis komerco, lernejo kaj radio. Finance li subtenis multajn gazetojn, organizojn kaj entreprenojn.

Johanna M. van den Hengel redakti

Johanna M. van den HENGEL (naskiĝis en 1908, mortis la 28-an de aprilo 1995 en Roterdamo) estis dumviva membro de UEA, vicdelegitino dum kvarona jarcento en Roterdamo, kaj sekretario de la loka klubo "Merkurio".[mankas fonto][1]

Notoj redakti

  1. fonto probable estas revuo Esperanto, majo aŭ junio 1995: laŭ stato komence de 2023, nenio inter jarkolektoj 1990 kaj 2002 je https://uea.org/revuoj/esperanto/ jam troveblas en la reto, do necesas konsulti propran malnovan eldonaĵon aŭ tiun de iu Esperanto-biblioteko aŭ -oficejo

Rob Heusdens redakti

Rob HEUSDENS (naskiĝis probable en 1956, do nun proksimume 68-aĝa) estas nederlanda sciencisto, kiu en la 1980-aj jaroj aktivis en la junulara Esperanto-movado. En 1975 li 19-jara per abitura ekzameno finis la mezlernejon Heymans en Groningen[1] kaj poste studis, interalie inter 1981 kaj 1984 fizikon en la universitato de Groningen. Interalie en 1980-1981, probable ankoraŭ pli poste, li estis estraro de la Nederlanda Esperanto-Junularo, kaj internacie aparte elstaris en la 25-a IS (1981-1982), kiam li estis elstara preleganto pri pacismo. Ekde tiam li aparte engaĝiĝas en la organizaĵo Pinkroccade pri sanprizorgo kaj alternativaj konceptoj por homa estonteco, kaj ankaŭ en diversaj politikaj partioj kaj iniciatoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Titia Heukers redakti

Titia Heukers estis nederlanda esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

 
 Holandlingva pledo por nia lingvo, kiu certe konvinkos multajn personojn. 
— Belga esperantisto n144 (feb 1927)

Rineke Hoens redakti

Rineke HOENS estas nederlanda esperantistino. En 1988 ŝi estis inter la fondaj membroj de la nurvoĉa esperanta muzikgrupo Akordo,[1] kaj multfoje prezentiĝis sceneje en esperantistaj eventoj dum 20 jaroj, ĝis kiam la grupo finis aktivajn koncertojn en 2008. Tamen ankoraŭ daŭras publikigoj de sondosieroj. Ekzemple en aprilo 2018 el la eldonejo Vinilkosmo en suda Francio lanĉiĝis bita reeldono de la unua albumo de la grupo, Muzikpluvo, kun du kromaj trakoj.[2]

Referencoj redakti

Sander van Huijzen redakti

Sander van HUIJZEN estas nederlanda esperantisto. En 1988 li estis inter la fondaj membroj de la nurvoĉa esperanta muzikgrupo Akordo,[1] kaj multfoje prezentiĝis sceneje en esperantistaj eventoj dum 20 jaroj, ĝis kiam la grupo finis aktivajn koncertojn en 2008. Tamen ankoraŭ daŭras publikigoj de sondosieroj. Ekzemple en aprilo 2018 el la eldonejo Vinilkosmo en suda Francio lanĉiĝis bita reeldono de la unua albumo de la grupo, Muzikpluvo, kun du kromaj trakoj.[2]

Referencoj redakti

Rudolphus Henricus Homulle redakti

Rudolphus Henricus HOMULLE (naskiĝis la 20-an de junio 1887 en Amsterdamo) estis nederlandano kaj direktoro de stenografia instituto. Kreinto de nederlanda stenografisistemo (Nationaal Eenheids Kortschrift). Iniciatis la unuan grupon en Amsterdamo en 1905 kaj katolikan grupon en 1910. Li tradukis broŝuron de Théophile Cart "Unu horo de Esperanto".

Hil Hamers-Houtman redakti

Hil HAMERS-Houtman (naskiĝis en 1924, mortis la 3-an de novembro 2001) estis konata nederlanda esperantistino kaj naturamikino.

K redakti

IJntje Pals Kingma redakti

IJntje Pals KINGMA (naskiĝis en 1891, mortis en septembro 1980) estis multjara membro, delegito kaj fakdelegito de UEA en Bergum, Nederlando.

G. H. Koudijs redakti

G. H. KOUDIJS (naskiĝis en 1883, mortis la 4-an de julio 1989 en Utrecht, Nederlando) estis esperantisto de pli ol sesdek jaroj kaj fidela membro de UEA. Li aktivis por la lingvo ĉe sia metilernejo, landnivele kaj internacie.

Jan Kuster redakti

Jan KUSTER (naskiĝis en 1920, mortis en 2002) estis nederlanda esperantisto, fakdelegito de UEA pri ornitologio kaj kasisto de ORE, aktiva kursgvidanto kaj movadano.

M redakti

Marwine van der Molen redakti

Marwine van der MOLEN estas nederlanda esperantistino. En 1988 ŝi estis inter la fondaj membroj de la nurvoĉa esperanta muzikgrupo Akordo,[1] kaj multfoje prezentiĝis sceneje en esperantistaj eventoj dum 20 jaroj, ĝis kiam la grupo finis aktivajn koncertojn en 2008. Tamen ankoraŭ daŭras publikigoj de sondosieroj. Ekzemple en aprilo 2018 el la eldonejo Vinilkosmo en suda Francio lanĉiĝis bita reeldono de la unua albumo de la grupo, Muzikpluvo, kun du kromaj trakoj.[2] Marwine daŭre prizorgas la grupan memprezenton tekstoj.nl/akordo kaj respondas al retpoŝtaj informpetoj.

Referencoj redakti

Nel Munniksma-Bollen redakti

Nel MUNNIKSMA-BOLLEN (naskiĝis en 1915, mortis en 1995), vidvino de Feiko Munniksma kaj mem aktiva movadano, mortis la 7-an de januaro en Nederlando. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi donacis al UEA valoran librokolekton.

N redakti

Flori Nikolov redakti

Flori NIKOLOV (naskiĝis en 1926, mortis la 8-an de junio 1992 en Veenendaal) estis dumviva membro de UEA, kunaŭtoro de Bulgara-Esperanta vortaro (1981) kaj filatelisto.

Janny Nikolov-Hoitsma redakti

Janny NIKOLOV-HOITSMA (naskiĝis en 1920, mortis la 4-an de decembro 2000 en Veenendaal) estis dumviva membro kaj iam delegito de UEA.

O redakti

M. F. Onnen redakti

Inĝeniero M. F. ONNEN (naskiĝis en 1869, mortis la 25-an de junio 1933 en Hago) estis frua nederlanda esperantisto. Dum pluraj jaroj li estis ĉefdelegito de UEA. Fervora kaj diversflanka laboro por Esperanto.

Verko:

  • La universala Esperanto Asocio pereanta pro plurjara misgvidado de la estraro , Haag, Propra eldono, 1932? 16-paĝa.

Citaĵo el anonco pri la libreto:

 
 Plendo pri la agado de la estraro de UEA; verda kovrilo. Mendu senpere. 

Marie Onnen-Onnen redakti

Marie ONNEN-ONNEN (mortis la 20-an de majo 1959) estis nederlanda esperantistino, konata kiel vidvino de inĝ. M. F. Onnen. Ŝi tradukis la libron Kristo interne de vi.

Christiaan M. N. T. Op 't Roodt redakti

Christiaan M. N. T. Op 't ROODT (naskiĝis en 1905, mortis en 1996), kunlaboris al Espero Katolika, kungvidinto de Universala Ligo ekde la 1970-aj jaroj, unu el ĝiaj lastaj batalantoj, redaktoro de ties bulteno.

P redakti

J. L. Putto redakti

J. L. (Tini) PUTTO (naskiĝis en 1907, mortis la 18-an de majo 2000 en Lochem) estis sekretario (1959-1981) de Kristana Esperantista Ligo Internacia, UEA-membro ekde 1939, delegito kaj fakdelegito pri evangelia kristanismo dum 30 jaroj.

Q redakti

Tona M. de Quaasteniet redakti

Tona M. de QUAASTENIET (naskiĝis en 1889, mortis la 15-an de aprilo 1978 en Alkmaar) estis multjara aktivulo en la loka Esperanto-movado kaj dum longa tempo delegito de UEA.

Wim Quispel redakti

Wim QUISPEL (naskiĝis en 1901, mortis la 13-an de januaro 2000 en Roterdamo) estis nederlanda esperantisto kiu estis aktiva en la laborista Esperanto-movado. Dum 20 jaroj (1972-1992), li zorgis pri la presigo kaj dissendado de la SAT-revuo Sennaciulo.

R redakti

F. B. Rauwerdink redakti

F. B. RAUWERDINK (mortis fine de 1990 en Almelo) estis dumviva membrino de UEA.

S redakti

M. G. Schoutens redakti

M. G. SCHOUTENS (naskiĝis en 1908, mortis en 2002 en Heemstede) estis nederlanda esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

Jan Slaats redakti

Jan SLAATS (naskiĝis en 1902, mortis en 1990 en Aarle-Rixtel) estis la UEA-delegito dum kvindeko da jaroj. Li estis prokuristo de la eldonejo Boekdrukkerij Helmond, kiu eldonis en la 1930-aj jaroj la Idealan Esperanto-Bibliotekon.

P. W. van Sijn redakti

P. W. van Sijn (personaj nomoj nekonataj) estis nederlanda esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Tradukis:

  • Adriaan Viruly (d:Q2804372): „Por la honoro de nia lando“. Eldonejo D. Van Sijn & Zonen, Roterdamo, 22 paĝoj

Bep Slösser-Bresler redakti

Bep SLÖSSER-BRESLER (naskiĝis en 1908, mortis la 10-an de januaro 2002 en Gorinchem) estis dumviva membro de UEA. En Gorinchem, ŝi estis delegito seninterrompe dum 70 jaroj, de post sia esperantistiĝo en 1927.

Roelof Slot redakti

Roelof SLOT (naskiĝis en 1904, mortis la 2-an de marto 2000 en Zeist) estis dumviva membro de UEA, mecenato kaj pli ol 70 jarojn esperantisto. En Zeist, li estis longtempe delegito kaj prezidis la lokan Esperanto-rondon pli ol 40 jarojn.

Anna Maria Slot-van der Meulen redakti

Anna Maria SLOT-VAN DER MEULEN (naskiĝis en 1905, mortis la 4-an de marto 1999 en Zeist) estis nederlanda esperantistino kaj dumviva membro de UEA.

Wil Smit redakti

Wil SMIT (naskiĝis en 1901, mortis en decembro 1995) estis plurfoja premiitino en Belartaj Konkursoj kaj iama delegito en Amersfoort.

J. N. J. Smulders redakti

J. N. J. SMULDERS estis nederlanda esperantisto kaj kuracisto. Li estis pioniro de la katolika Esperanto-movado, redaktisto de la revuoj Nederlanda Katoliko kaj de Espero Katolika. Krome li estis aŭtoro de diversaj broŝuroj, ankaŭ pri organizaj temoj.

W. Spaander redakti

S-ro W. SPAANDER (naskiĝis en 1908, mortis meze de 1989 en Amsterdamo, Nederlando) estis dumviva membro de UEA, fakdelegito kaj regula membro de Societo Zamenhof.

Pieter Snoek redakti

Pieter Hanri Snoek (naskiĝis 22-an de januaro 1909 en Oudewater - mortis la 10-an de februaro 1999 en Bergen op Zoom) estis prezidanto de la Esperanto-klubo en Groningen.

Wim Spoelder redakti

Wim SPOELDER (naskiĝis en 1917, mortis la 21-an de novembro 1992 en Amsterdamo) estis dum pluraj jaroj patrono de TEJO kaj finance subtenis ankaŭ aliajn iniciatojn de UEA.

T redakti

Petrus Hendrik van Terwisga redakti

Petrus Hendrik van TERWISGA (naskiĝis la 17-an de aprilo 1911 en Melissant, mortis en 31-an de julio 1989 post longa malsano en Oost-Vlieland) estis UEA-delegito sur Vlieland.[1] Ĝis sia morto li energie pledis kaj aktivis por la uzo de Esperanto en unuiĝinta Eŭropo kaj propagandis Esperanton en nederlandaj medicinaj revuoj.

Referencoj redakti

  1. Gezinsblad van Petrus Hendrik van Terwisga (nederlande). De geschiedenis van het Humanitarianisme in Nederland. Alirita 2018-04-07.

Johanna C. van Tinteren redakti

Johanna C. van TINTEREN (naskiĝis en 1903, mortis la 26-an de junio 1999 en Amersfoort) estis nederlanda esperantistino. Ŝi estis dumviva membro de UEA kaj tre aktivis eĉ en alta aĝo, interalie kiel regula kongresano kaj loka delegito de UEA dum tri jardekoj.

U redakti

Henk Uittenbogaard redakti

Henk UITTENBOGAARD (naskiĝis en 1920, mortis la 24-an de februaro 2002 en Utrecht) estis nederlanda esperantisto kaj estrarano de la sekcio en Hilversum.

V redakti

Herman Veldhuis redakti

Herman VELDHUIS (naskiĝis en 1929, mortis la 28-an de februaro 1991) estis multjara delegito en Den Helder, Nederlando.

Jan Verheule redakti

Jan VERHEULE (naskiĝis en 1930, mortis la 21-an de junio 2000), delegito en Apeldoorn, kasisto kaj sekretario de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj kaj redaktoro de ties Esperanta Ligilo.

Arjen-Sjoerd de Vries redakti

Arjen-Sjoerd de VRIES estas nederlanda esperantisto. En 1988 li estis inter la fondaj membroj de la nurvoĉa esperanta muzikgrupo Akordo,[1] kaj multfoje prezentiĝis sceneje en esperantistaj eventoj dum 20 jaroj, ĝis kiam la grupo finis aktivajn koncertojn en 2008. Tamen ankoraŭ daŭras publikigoj de sondosieroj. Ekzemple en aprilo 2018 el la eldonejo Vinilkosmo en suda Francio lanĉiĝis bita reeldono de la unua albumo de la grupo, Muzikpluvo, kun du kromaj trakoj.[2]

Referencoj redakti

Leni de Vries-Kanning redakti

Leni de VRIES-KANNING (naskiĝis en 1902, mortis la 20-an de aprilo 1993 en Groningen) estis dumviva membro de UEA kaj multjara loka aganto.

Aaltje Vrolijk-Hemelman redakti

Aaltje VROLIJK-HEMELMAN (naskiĝis en 1911, mortis la 15-an de decembro 1988 en Almelo) estis dumviva membrino de UEA kaj la delegitino en Almelo.

W redakti

J. W. Van der Wal redakti

Pastro J. W. Van der Wal (naskiĝis 1876?, mortis 1911) estis esperantisto en Nederlando en la komenco de 20-a jarcento. Li estis vic-paroĥestro de Sankta Vilebrordo en Hago. Li speciale sin dediĉis al la propagando inter la nederlandaj katolikoj kaj ageme kunlaboris al ilia organo Nederlanda Katoliko.

Ko Wallenburg redakti

Ko WALLENBURG estas nederlanda esperantisto. En 1949, li fariĝis ĉefperanto de TJO en Nederlando.

Gerda Wulfers-Meddens redakti

Gerda WULFERS-MEDDENS (naskiĝis en 1911, mortis la 22-an de aprilo 1999 en Nimego). Ŝi kun sia edzo kunfondis la Esperanto-societon de Nimego en 1961. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj ŝi redaktis la kluban Nia Bulteno. Longe delegito pri turismo, ŝi estis regula ano de Societo Zamenhof kaj mecenato.

Z redakti

Frits Zeiler redakti

Frits ZEILER (naskiĝis en 1915, mortis la 14-an de marto 2000 en Bergen, Norda Holando) estis aktivulo de Universala Ligo, membro de UEA ekde 1936 kaj jura fakdelegito dum longa tempo ekde la 1930-aj jaroj. Li mecenate subtenis multajn valorajn projektojn de UEA kaj de la landa asocio en Nederlando.

Jan Ziermans redakti

Jan ZIERMANS estis nederlanda esperantisto. Li redaktis la periodaĵon Holanda Pioniro de 1914 ĝis 1917. Li kuntradukis la "orientan romanon" Akbar de P. A. S. Van Limburg Brouwer kaj tradukis la Koncertan Kantaron. Li verkis la kanton "Ĉaskorno" troveblan en Ni Kantu kaj Deklamu!.