Peder Severin Krøyer

(Alidirektita el P. S. Krøyer)

Peder Severin Krøyer, ankaŭ konata kiel P.S. Krøyer (Stavanger, 23-an de julio 1851Skagen, 21-an de novembro 1909) estis dana pentristo. Li apartenis al la Skagenpentristoj. Lia verkaro oni ĝenerale konsideras kiel impresionismo.

Peder Severin Krøyer
Peder Severin Krøyer, memportreto
Peder Severin Krøyer, memportreto
Persona informo
Naskonomo Peder Severin Krøyer
Naskiĝo 23-an de julio 1851 (1851-07-23)
en Stavanger
Morto 21-an de novembro 1909 (1909-11-21) (58-jaraĝa)
en Skagen
Lingvoj sveda
Ŝtataneco NorvegioDanio
Alma mater Reĝa Dana Akademio de Arto
Familio
Patro Henrik Nikolai Krøyer
Edz(in)o Marie Krøyer
Infano Vibeke Krøyer
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
Verkoj Fishing boat
Ho ho hura! Artista festo en Skagen
Summer Evening on Skagen's Southern Beach
Summer Day at Skagen South Beach
Roses
Midsummer Eve Bonfire on Skagen Beach
Hatters in an Italian village
A luncheon. The artist, his wife and the writer Otto Benzon
vdr

Vivo kaj laboro redakti

Krøyer elkreskis ĉe onklino en Kopenhago. Li jam dum junaĝo montris talenton por desegni kaj pentri, je aĝo de dekkvar li komencis studadon je la Reĝa Dana Artakademio. En 1871 li havis sian unuan ekspozicion. Inter 1877 kaj 1881 li faris studvojaĝojn al Hispanio, Italio kaj Francio. Speciale en Parizo, kie li havis privatan instruadon de Léon Bonnat, li trovis gravajn inspirfontojn ĉe la tiamaj impresionistoj.

Post reveno al Danio Krøyer fariĝis multdezirata portretpentristo en Kopenhago. Krom tio li luprenis domon en Skagen, kaj partoprenis al la loko artistoj-kolonio la Skagenpentristoj, kun inter aliaj la verkistoj Holger Drachmann, Georg Brandes, Henrik Pontoppidan kaj la artistgeedzoj Michael kaj Anna Ancher. Krøyer restadis, speciale dum la vintro, regule en Kopenhagen kaj dum la somero li pentradis en Skagen. En 1891 lia juna edzino Marie ankaŭ ekloĝis tie kaj multfoje pozis por li. Li plejparte pentris en impresionisma stilo, ofte kun la naturo, maro kaj artistoj-kolonio de Skagen kiel temo.

Post 1900 Krøyer ekhavis multajn psikajn problemojn kaj suferis pro depresimanio (Dupolusa obstrukco). Li mortis en 1909, 58-jaraĝa.

Galerio redakti

Literaturo redakti

  • Peter Michael Hornung, Peder Severin Krøyer, Palle Fogtdal, København, 2002. ISBN 87-7248-551-5.

Retejoj redakti