7-Zip

(Alidirektita el P7zip)

7-Zip estas libera programo por (mal)densigado de dosieroj, subtenanta 7z kaj plurajn aliajn pakaĵajn datenaranĝojn.

7-Zip

7-Zip en Windows 7
Programisto Igor Pavlov
Lasta stabila versio 19.00
(21-a de februaro 2019)
Operaciumo Plursistema: Linukso, Windows, ktp.
Programlingvo C++, C
Lingvo(j) ankaŭ Esperanto
Evoluigstato en evoluo
Programtipo densigilo
Permesilo GNU LGPL (libera programaro)
Retejo http://www.7-zip.org
vdr

Menueroj redakti

Eblas alĝustigi la menuerojn al esperanta lingvaĵo per la menuero "Tools" (dua de dekstre) > "Options" (unua tiea submenuero) ĉe la rajdanto (langeto) "Language".

Formatoj redakti

La programo subtenas la jenajn aranĝojn (laŭ sia helpa dosiero):

  • 7z
  • zip
  • gzip
  • tar
  • bzip2
  • rar (nur trarigardi kaj malpaki)
  • cab (nur trarigardi kaj malpaki)
  • arj (nur trarigardi kaj malpaki)
  • z (nur trarigardi kaj malpaki)
  • cpio (nur trarigardi kaj malpaki)
  • rpm (nur trarigardi kaj malpaki)
  • deb (nur trarigardi kaj malpaki)
  • lzh (nur trarigardi kaj malpaki)
  • split (nur trarigardi kaj malpaki)
  • chm (nur trarigardi kaj malpaki)

Variaĵoj kaj rilataj projektoj redakti

Dosieradministrilo redakti

7-Zip por Windows ankaŭ havas facilan dosieradministrilon. Oni povas aktivigi eblon "2 paneloj" kaj 7-Zip fariĝos "Ortodoksa dosieradministrilo".

p7zip redakti

p7zip estas variaĵo de 7z.exe kaj 7za.exe (partoj de 7-Zip krom la dosieradministrilo), kiu estas kunmetebla por uzo ĉe diversaj kaj ne-Vindozaj kaj Vindozaj operaciumoj kaj komputiloj.

Rilataj projektoj redakti

7z, la datumaranĝo uzata de 7-Zip kaj p7zip, ne taŭgas por konservi informojn pri la “posedantoj” de la dosieroj; se oni volas ilin konservi, oni devas uzi ekzemple tar por unue kunmeti la dosierojn kaj tiujn informojn.

Tamen 7-Zip kaj p7zip ne estas destinitaj por tia uzo, kiel estas la densigiloj gzip kaj bzip2 (tiuj ĉi lastaj povas densigadi datumon dum la kunmetado farata de tar-programo, kaj ne konservas la nomon de la tar-dosiero mem; temas ankaŭ pri kongrueco), kaj tial oni ofte uzas aliajn programojn surbaze de la sama algoritmo LZMA. Tiaj programoj inkluzivas iom popularajn jam LZMA Utils’n, kaj ankoraŭ tre novajn lzip’n kaj XZ Utils’n.

AdvanceCOMP redakti

Temas pri programaro por redensigado de dosieroj, kiuj jam estas densigitaj per iu realigo de la algoritmo DEFLATE, pere de la 7-Zip’a realigo de tiu algoritmo. Tiel oni povas akiri pli malgrandajn, sed samsignifajn, versiojn de oniaj PNG’aj, MNG’aj, gzip’aj, ZIP’aj kaj similaj dosieroj.

Ĉar PNG estas pli malsimpla aranĝo ol, ekzemple, gzip, ekzistas pluraj aliaj cirkonstancoj senutile pligrandigantaj la dosieron, kiuj estas mildigindaj antaŭ ol tia redensigado. Ekzemple, por komputila desegno simple nigreblanka povas necesi nur 1 duuma bito por ĉiu punkto, malkiel por fotografaĵo multkolora, kiu povas postuli kelkajn bitokojn. Tial ofte utilas unue prilabori la dosieron per programo kiel OptiPNG, kaj nur poste per advpng. Se temas pri simpla komputila desegno, tio povas fari konsiderindan bonefikon, sed se temas pri granda altkvalita fotografaĵo, la rezulto povas ne indi la atendadon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti