Projekto:VikiPrintempo COE 2019

(Alidirektita el P:COE2019)
Konkurso   Reguloj   Partoprenu!   Vikivojaĝo Vikivojaĝo   Diskuto   alilingve    

VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2019 (mallonge VikiPrintempo COE 2019, angle Wikimedia CEE Spring) estas internacia artikol-verka konkurso pri Centra kaj Orienta Eŭropo, kiu samtempe okazas en Vikipedioj kaj aliaj vikimediaj projektoj precipe en lingvoj de la regiono. Ĝi okazas la 3an fojon en Esperanta Vikipedio, kaj samtempe la 1an fojon en Esperanta Vikivojaĝo ekde la 1a de Aprilo ĝis la 31a de Majo 2019 UTK.

Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tiun ĉi truon en scio ni nun volas plenigi - unuflanke por la partoprenantoj, kiuj dum verkado kaj tradukado ekscios multajn novajn realaĵojn pri la regiono, kaj aliflanke por vasta publiko, kiu tiel pli facile trovos multon da valoraj informoj en Esperanto.

Pri kio verki? redakti

Verku pri ajna temo rilata al (pli vasta) regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo, enkalkulante la Balkanan duoninsulon kaj Kaŭkazon. Tamen, estas unu granda escepto - vi ne rajtas partopreni per temo rilata al lando(j) de via origino kaj longtempa loĝado! Tio estas por subteni interkulturan dimension de la konkurso.

Ĉu vi interesiĝas pri geografio? Vi povas verki pri urboj kaj vilaĝoj, montaroj, riveroj… Ĉu vi ŝatas historion? La regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo estas historie tre riĉa - utiligu tion! Ĉu vi entuziasmas pri sporto? Vi ĝuos priskribi pintajn sportistojn kaj sportajn klubojn de la regiono! Aŭ ĉu vi malantaŭ kurtenoj ĉiam serĉas virinon? En historio kaj nuntempo estas multaj menciindaj virinoj!

Vi povas verki pri Esperantaĵoj rekte rilataj al la regiono - sed ne rekte rilataj al via(j) lando(j), aŭ tutmonda Esperantaĵo!

  • taŭgas ekzemple: menciindaj esperantistoj kaj organizoj de Centra kaj Orienta Eŭropo, la Balkana duoninsulo, Kaŭkazo
  • maltaŭgas ekzemple: tutmondaj fakaj Esperantaj organizoj, gravaj esperantistoj de ekster la regiono, lingvosciencaj temoj pri Esperanto (fonologio, slango, skribsistemoj ktp)

Iuj temoj povas esti malfacile decideblaj, ekzemple "Transskribado de cirila alfabeto al Esperanto". Tial, kaze de malklareco, demandu!

Amplekso de eblaj temoj estas vere vasta - geografie, teme kaj ĥronologie. Por ke vi ne perdiĝu jam en komenco, ni preparis por vi kelkajn helpilojn.

La unua estas ilo por serĉado de artikoloj, kiuj ekzistas en alilingva Vikipedio, sed ne estas la Esperanta. Provu ĝin por artikoloj pri Centra Eŭropo en la polligva Vikipedio kaj provu ĝin ankaŭ kun aliaj lingoj, kiujn vi regas.

Sed tiu ĉi ilo trovos tute ĉion - enkalkulante stratojn en Neniejo. Por povi fokusiĝi al la plej gravaj temoj, kolegoj de unuopaj landoj kaj komunumoj preparis por vi listojn de plej gravaj temoj, kiuj propran artikolon en la Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo meritas plej. Al la listo venu klakante al la flago de koncerna lando / komunumo.

Kiel partopreni? redakti

1. Verku aŭ traduku artikolon.
Vi povas partopreni samtempe ĉi tie en Vikipedio kaj en la Esperanta Vikivojaĝo.
  2. Aldonu la ŝablonon {{VikiPrintempo COE 2019}} al diskutpaĝo de viaj artikoloj.
Tiel ni povos kompariĝi kun alilingvaj komunumoj.
  3. Enskribiĝu en la liston de partoprenantoj.
5 konkursantoj kun plej multaj poentoj ricevos valorajn premiojn.

Kalkulado de poentoj redakti

Akceptataj artikoloj estas tiuj, al kiuj vi aldonis almenaŭ 3 000 bitokojn da utila enhavo. Ĉar vi povas partopreni ĉu per nova artikolo aŭ pligrandigita subĝermo kaj ĉu en Vikipedio aŭ en Vikivojaĝo, kalkulado aspektas iom malsame (sed ĝi ĉiam respektas la bazan ideon - kalkulata estas kreita enhavo, kiun vi aldonis).

Vikipedio Vikivojaĝo
nova artikolo fina grandeco de la artikolo fina grandeco de la artikolo minus fiksita grandeco de artikola skeleto[skeleto 1]
pligrandigita subĝermo tio, kion vi aldonis
(fina grandeco minus antaŭkonkursa grandeco)
utila enhavo, kiun vi aldonis
(fina grandeco minus (skeleto[skeleto 1] plus antaŭkonkursa utila enhavo))
1 poento po artikolo 2 poentoj po artikolo

Viaj poentoj de Vikipedio kaj de Vikivojaĝo sumiĝos. Ekzemple:

  • vi sufiĉe prilaboris 12 artikolojn en Vikivojaĝo, tiel vi ricevis 24 poentojn en Vikivojaĝo (12 artikoloj po 2 poentoj)
  • vi sufiĉe prilaboris 5 artikolojn en Vikipedio, tiel vi ricevis 5 poentojn en Vikipedio (5 artikoloj po 1 poento)
  • sume vi ricevis 29 poentojn (24 de Vikivojaĝo kaj 5 de Vikipedio)

Por povi gajni premion, vi devas ricevi almenaŭ 10 poentojn.

Pri Vikivojaĝa "skeleto":

  1. 1,0 1,1 En Vikivojaĝo estas nur kelkaj, malmultaj specoj de artikoloj (kontinento, lando, regiono, urbo, frazlibro ktp). Tiuj specoj havas sian kutiman strukturon, kiu nomiĝas "skeleto". Ĉar ĝi estas antaŭdifinita, simpla aldono de skeleto al artikolo ne estas sufiĉe kreem-postula por kalkulo en tiu ĉi konkurso, tial ĝia grandeco estas subtrahita.
    Tiu fiksita grandeco de skeleto estas:
    • lando: 1 500 bitokoj
    • urbo: 500 bitokoj
    • frazilbro: 11 500 bitokoj

Premioj redakti

1a premio
donackarto valora 100 €
"Muzik-amanto" - abono al Esperanto-muziko (1 jaro de elsendfluo + 1 cifereca albumo laŭ propra elekto)
2a premio
donackarto valora 50 €
"Muzik-amanto" - abono al Esperanto-muziko (1 jaro de elsendfluo + 1 cifereca albumo laŭ propra elekto)
3a premio
donackarto valora 30 €
"Muzik-amanto" - abono al Esperanto-muziko (1 jaro de elsendfluo + 1 cifereca albumo laŭ propra elekto)
4a premio
donackarto valora 25 €
"Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko (1 jaro de elsendfluo)
5a premio
donackarto valora 20 €
"Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko (1 jaro de elsendfluo)

Venkintoj povos elekti la servon de kiu ili volas la donackarton. Rekomendataj estas:

  • Vikimediaj: Vikimedia Vendejo, eventuale similaj vendejoj de lokaj grupoj
  • Esperantaj: Vinilkosmo, UEA, Espero ...
  • edukaj: Coursera, Udemy...
  • aliaj, ekz. Amazon, eBay, Spotify...
  • venkintoj ankaŭ povas donaci sian premion al la organizanto (Esperanto kaj Libera Scio)

Sponsoroj redakti

Venkintoj redakti

  1. Alzinous
  2. Yurij Karcev

Aldona venkinto

  1. Mutichou
    • Mutichou verkis 2 akceptitajn kaj 2 neakceptitajn (pro nesufiĉa longeco) artikolojn en Vikivojaĝo akirinte 4 poentojn, tial li ne rajtas je plena premio. De ĉiuj partoprenintoj, kiuj ne atingis necesajn 10 poentojn, li tamen estis plej proksime al la sojlo. Danke al Vinilkosmo, Esperanta sponsoro de la konkurso, li tamen ricevis aldonan premion. Dankon al Mutichou pro partopreno kaj al Vinilkosmo pro sponsorado!

Gratulon al venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj pro helpo al kreado kaj disvastigado de libera scio por tuta homaro!

Kontakto redakti

 
Esperantan VikiPrintempon organizas Esperanto kaj Libera Scio

Por ĝeneralaj demandoj uzu la diskutpaĝon de la konkurso.

Se vi volas privatan komunikadon, sendu retmesaĝon al KuboF Hromoslav, la ĉefa organizanto.

Komunumanoj, kaj eble ankaŭ organizanto, povas respondi al vi tuje en la Vikimedia grupo de la babilejo Telegramo.