Tibor Papp

(Alidirektita el PAPP Tibor)

PAPP Tibor (1947-2003) estis fidela esperantisto, grava tradukisto en la hungara urbo Debrecen.

Li naskiĝis en la hungara urbo Debrecen la 23-an de junio en 1947 en la familio de maŝinmuntisto kaj dommastrino. Dum 32 jaroj, ĝis la jaro 1997 li laboris kiel gvidanto en plastoprilaboraj entreprenoj, uzinoj. Li esperantiĝis en 1961. HEA komitatano ekde 1977, prezidiano dum kvar jaroj ekde 1990. E-sekretario de departemento Hajdú-Bihar inter 1975 kaj 1999, sekretario de ORE (Ornitologia Rondo Esperantista) kaj redaktis la dek lastajn n-rojn de ĝia periodaĵo "La Mevo". Li aniĝis al la Societo Kalocsay en 2001. Li forpasis la 8-an de aprilo en la jaro 2003 pro pulmoembolio.

Fondinto-redaktoro kaj eldonanto de Debrecena Bulteno (DB) ekde 1980. Liaj tradukoj aperis en la Hungara Antologio(1983) kaj ĉefe en DB. Li tradukis pli ol 20 memstarajn librojn (poemaron, novelojn, fabelojn, religiajn-historiojn). Li instruis E-on ekde 1997. En la jaro 2000 la nombro de liaj gekursanoj superis milon. Kun la forpaso de Tibor Papp mortis ankaŭ la Debrecena Bulteno, en Hungario la sola esperantlingva literatura gazeto fine de la 90-aj jaroj.

Li estis teknika redaktoro de la hungarlingva E-populariga eldonaĵo Hírharsona (eventotrumpeto), ki aperis ekde 1991 ĝis fine de la 1990-aj jaroj.

Distingoj: Honorsigno de HEA, Pro Esperanto

Lia vidvino, Vilma Gebei, estas gvidantino de librotena-financa sekcio de meblofabriko en Debrecen (2003). Iliaj gefiloj: Andrea (1971) kaj Zoltán (1975), ilia nepo Máté (1976). Lia filo Zoltán Papp komencis en majo de 2006 ŝuti al la interreto tutan enhavon de Debrecena Bulteno ([1])

Tradukoj redakti

  • Beke, Sándor: Glaciflor' en mia man': poemoj por infanoj
  • Beke, Sándor: Mi rebruligos la meĉon: preĝo-poemoj
  • Beke, Sándor: Protestantaj magnolioj
  • Csohány, János: Skizoj por la eklezia historio de la reformacio kaj la kontraureformacio
  • Csohány, János: La vivovojo de Jesuo Kristo
  • Ébert, Tibor: Alvenis la papagoj
  • Fazekas, Mihály: Matiaso Ansera, la justa
  • Gelléri, Andor Endre: Ekzekuto de ukrainoj: omaĝe al la memoro de Sallai kaj Fürst
  • Hanôk: Libro de Ĥanoĥ
  • Jamart, Edgard: Amoj kaj amantoj
  • Körmendi, Lajos: Fakso al la savinto, aŭ Luizo IV. en Bejglio
  • Kovács, Eva D.: Cervoreĝo
  • Kovács, Eva D.: Lun-ŝafidoj
  • Lázár, Ervin: La sepkapa feino: dudek du groteskaj, modernaj fabeloj
  • Ötvös, László: Mia fenestro alĉiela
  • Pesti, József: Sur rando vulkana
  • Rudnai, Gabor: Libro de Krista
  • Tóth-Máthé, Miklós: Trans la seĝo