PDK, Partio Demokratia de Kurdio – politika grupiĝo fondita en irana Kurdio en 1946 de Mustafa Barzani kaj ligita kun lia influa klano. Nuntempe la partion gvidas lia filo Massoud Barzani.

Partio Demokratia de Kurdio
پارتی دیموکراتی کوردستان
Partiya Demokrat a Kurdistanê
partio
Lando  Irako
prezidanto Massoud Barzani
Fondiĝo 16-a de aŭgusto 1946
Fondintoj Mustafa Barzani
Ĉefa sidejo Ankawa
Ideologio kurda naciismo, popolismo, konservativismo
Iraka Parlamento
25 / 329
Parlamento de Regiono Kurdio
45 / 111
Retejo www.kdp.info
vdr

Ĝiaj ĉefaj influoj fokusiĝas en landlimanta kun Turkio nord-okcidenta parto de la iraka Kurdistano. En 1992 en libera balotado al la 102-loka kurda Nacia Asembleo ĝi gajnis 50 mandatojn.

Ĝi rivalas kun porirana PUK (partio) de Ĝalal Talabani. En 1995 en liberigita de la regado de Saddam Hussein la norda parto de Irako okazis fratecaj bataloj inter ambaŭ partioj, kion provis profiti iraka armeo kaj armeoj de la apudaj ŝtatoj, kiuj eniris al la iraka Kurdistano.

Interpaciĝo de ambaŭ kurdaj partioj permesis krei praktike sendependan zonon en la norda Irako, estrata de la kurdoj mem. En 2005, post la dua milito en la Persa golfo, kreiĝis porbalota koalicio nomata Demokratia-Patriota Alianco de Kurdistano, kiu decide venkis en lokaj balotoj al Kurda Asembleo en 2005 kaj gajnis 75 lokojn en la iraka Nacia Asembleo en bojkotita de sunaistoj balotoj de la sama jaro.

En ties subordigitaj taĉmentoj de milico servas 50 mil peŝmergoj. Ĝin kompletigas la sama kvanto de rezervistoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Jarosław Tomasiewicz, Terroryzm na tle przemocy politycznej (Zarys encyklopedyczny) (Terorismo fone de politika perforto (Enciklopedia skizo)), Katowice 2000, p. 257-258.