Paŭlino de Saksio-Vajmaro-Eisenach

germana princino

Pauline Ida Marie Olga Henriette Catharina von Sachsen-Weimar-Eisenach (naskiĝinta la 25-an de julio 1852 en Stutgarto, mortinta la 17-an de majo 1904 en Orte) estis princino de Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj dukino de Saksio kiel ankaŭ post la geedziĝo hereda dukino de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Paŭlino de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1852 (1852-07-25)
en Stutgarto
Morto 17-an de majo 1904 (1904-05-17) (51-jaraĝa)
en Orte
Mortis per malsano vd
Tombo Vajmaro vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach vd
Familio
Dinastio Dinastio Wettin vd
Patro Prince Hermann of Saxe-Weimar-Eisenach vd
Patrino Princess Augusta of Württemberg vd
Gefratoj Prince Wilhelm of Saxe-Weimar-Eisenach vd
Edz(in)o Karlo Aŭgusto, grandduko-heredonto de Saksio-Vajmaro-Eisenach vd
Infanoj Vilhelmo Ernesto de Saksio-Vajmaro-Eisenach • Prince Bernhard of Saxe-Weimar-Eisenach vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉerko en la antaŭo en la Princa kripto de Weimar.

Vivo redakti

Paŭlino estis la plej maljuna infano de princo Hermano (Saksio-Vajmaro-Eisenach) (1825–1901). Li fondis per la geedziĝo kun Auguste von Württemberg (1826–1898), la plej juna filino de reĝo Vilhelmo la 1-a de Virtembergo, kaj per soldatiĝo ĉe la reĝa virtemberga armeo, la t.n. virtembergan linion de la domo Saksio-Vajmaro-Eisenach. Paŭlino edziniĝis en la 26.8.1873 al la hereda duko Karlo Aŭgusto (1844–1894), sia kuzo de dua grado. La geedziĝdato prokrastiĝis; komence estis planite ke ĝi fariĝu okaze de la eksteritaluja premiero de la opero Aida en Vajmaro.[1]

Ŝia edzo mortis antaŭ la patro, pro kio ŝia plej maljuna filo posteulis en 1901 kiel grandduko. Sub ŝia patroneco malfermitis en 1901 en Ramsla Paulinenstift (laŭ planoj de Karl Vent), unu el la plej malnovaj infanĝardenoj en la regiono. Paŭlino estis la lasta familiano de la dinastio de Saksio-Vajmaro kiu (ĝismorte) loĝis ĉe Kastelo Belvedere (Weimar).[2] Paŭlino estis entombigita en la Princa kripto de Weimar.

Laŭ ŝi estis nomita Paŭlina Turo, emblemo de la proksima urbo Bad Berka.[3] Kvin kantoj komponitaj de Josephine Caroline Lang el la verko scheffel-a Der Trompeter von Säckingen (op. 45) dediĉitis al Paŭlino.[4]

Idoj redakti

El la geedzeco kun la hereda duko naskiĝis du filoj:

⚭ 1903 princino Caroline Reuß zu Greiz (1884–1905)
⚭ 1910 princino Feodora von Sachsen-Meiningen (1890–1972)

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Otto Devrient: Zur Einzugsfeier der Hohen Neuvermählten Ihrer Königlichen Hoheiten des Erbgroßherzogs Karl August und der Frau Erbgroßherzogin Pauline von Sachsen-Weimar-Eisenach. Kühn, 1873.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti