Paŭlo Diakono

Paŭlo Diakono (latine: Paulus Diaconus, pseŭdonimo de Paul Warnefried aŭ ankaŭ Paŭlo de Varnefrido - Cividale del Friuli, 720 – Montokasino, 799) estis monaĥo, historiisto kaj lombarda latinesprima poeto.

Paŭlo Diakono
(720-799)
Itala monaĥo, historiisto kaj lombarda latinesprima poeto.
Itala monaĥo, historiisto kaj lombarda latinesprima poeto.
Persona informo
Naskiĝo 720
en Cividale del Friuli, Italio
Morto 799
en Montokasino, Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latinoitala vd
Ŝtataneco Reĝlando Longobardio vd
Profesio
Okupo historiisto • poeto • kristana monaĥo • verkisto vd
Verkado
Verkoj Historia Langobardorum ❦
The bishops of Metz ❦
Historia Romana vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Paŭlo estis ido de Leŭpiko oficiala akompanato de Alboino dum la descendo de Lombardoj el Panonio al Italio. El Cividale del Friuli, kie li naskiĝis en 720 (aŭ eble en 730 [1]), li atingis Pavion junulaĝe por instruiĝi en tiu kiu tiam estis la ĉefurbo de Lombardoj, Li sin kulture formis ĉe la kortego de reĝo Rakis fariĝinte disĉiplo de intelektulo Flaviano kaj ĉe la Alta Lernejo de la Monaĥejo de Sankta Petro en Orĉielo en Pavio, kie li akiris la ŝarĝon de docento. Li plurestis ĉe la kortego kun la sinsekvaj reĝoj Astolfo kaj Desiderio. Paŭlo elektiĝis ankaŭ doma instruistoj de Adelperga filino de Desiderio ŝin sekvante ankaŭ kiam ŝi edzigis dukon Areki la 2-an el Benevento. En 774 li suferis la definitivan defalon de la Lombarda regno kaj danke, aŭ pro tio, al la enprizonigo de sia frato, li eniris la kortegon de Karolo la Granda. Kiam lia frato estis liberigita, Paŭlo Diakono forfuĝis kaj fariĝis monaĥo en la abatejo de Montokasino.

Li mem, kiel akirende al liaj verkoj, sin donis la kvalifikon de Diakono, sed neniam aludas al sia ordiniĝo.

De 782 ĝis 787 li aktivis ankoraŭ ĉe la Franka kortego, kiun li reiris por petegi la liberigon de siaj parencoj ankoraŭ prizonuloj, aparte de sia frato Arikis, kaptita kaj translokigita en Francion 776 pro partopreno en ribelo en Friuloj kontraŭ la frankaj okupantoj, kiu fine estis liberigita. Tie Paŭlo akiris neforgeseblajn famon kaj elspezeblan prestiĝon kiel gramatikisto.

En 787 li revenis al Montokasino, kie interalie verkis la Historia Langobardorum, sian plej famigan verkon en kiu li rakontas, tra mitoj kaj historio, la eventojn de sia popolo, ekde la forigo el Skandinavio ĝis al konkero de Italio kie ĝi fikse establiĝis. La redakto de tiu teksto okupis Paŭlon Diakonon du jarojn, de 787 ĝis 789.

Verkoj de Paŭlo Diakono redakti

Lia unua verko estis Carmen pri la ses epokoj de la mondo (A principio saeculorum = el la Komenciĝo de la jarcentoj) kompilita okaze de geedziĝo de Adelperga, filino de reĝo Desiderio, en 763. La stilo en tiu verko estas tiu de la trokeaj tetrametroj ritmaj. Unuigante la komencajn literojn de la dekdu triversoj oni komponas Adelperga pia.

Por persona uzo de la disĉiplino (li estis ŝia doma instruisto), li verkis ĉirkaŭ 770 la Historia Romana, en 16 libroj, priellaborante la Breviarium ab Urbe condita de Eŭtropio kun integroj de Sankta Hieronimo, Paŭlo Orosio, Jordano (konsulo), kaj profitante de la anonima Origo gentis Romanae. Li haltigis sian historion ĉe la epoko de Justiniano, nome ĝuste ĉe la komenco de la lombarda invado de Italio. Tiu verko, revizitita de Landolfo Sagaco, poste fariĝis utila manlibro por la mezepokaj lernejoj.

La Historia Langobardorum, en ses libroj, estas verko kiu en la stilo oni sentas la monaĥan mezepokan latinon, sed en la enhavoj ĝi estas pasie lombarda kie estas pravigitaj ĉiu ago kaj ĉiu konkerformo kvazaŭ temus pri io establita de la fato. Li ĝin strukturigis kiel idealan daŭrigon de la Historia Romana ekde Justiniano. Ankaŭ tiu verko estas nefinita ĉar finiĝas kun Liutprando, kristaligita sur la epoko de la plej granda brilo kaj forgesema pri la defalo.

Por obteni la liberigon de la frato protektinta de ribeluloj en Friulo, li verkis honore de Karolo la Granda metrikan epistolon: Ad regem (al la reĝo). Li sukcesis liberigi la fraton; sed kiel kondiĉo li sin lasis koopti en la kortego de Akeno kaj fariĝis, siamerite, protagonisto, kune kun Alkvino, angla monaĥo, de la Karolida Renesanco. Ĉian en Frankio vi vizitis multajn monaĥejojn transverŝante en ilin sian pasion por la studoj; en unu el ili, en tiu de Sankta Marteno en Metz, li kompilis la Gesta episcoporum Mettensium (agoj de la episkopoj de Metz) honore la urba episkopo Angilrano. Li pretigis kodekson enhavantan leterojn de papo Gregorio la Granda honore al Adalardo el Corbie. Krome li kompilis aŭ kompletigis, diversajn malpli gravajn verkojn

Revenate al Montokasino, Paŭlo Diakono verkis la Vita beati Gregorii papae. Laŭpete de imperiestro Karolo la Granda, li kolektis la patristikajn predikojn plej famajn destinitajn fariĝis liturgiaj legaĵoj (kaj eble ankaŭ por provizi predikantojn). La originala kolekto, poste pliampleksigita, kaj uzita de Karolo en ties siaj decidkolektoj [kapitularioj). Tiu kolekto estis utiligita kiel patristika legaĵaro en la Katolika Eklezio ĝis Dua Vatikana Koncilio.

Senvole li estis la stimulo de unu el la plej gravaj progresoj de la historio pri la muziko. Fakte en la 11-a jarcento monaĥo Guido de Arezzo eltiris la nomon de la muzikaj notoj el la unua strofo de lia himno dediĉita al Sankta Johano la baptisto, ilin nomante laŭ la komenca sintagmo de ĉiu verso:

UT queant laxis REsonare fibris
MIra gestorum FAmuli tuorum,
SOLve polluti LAbii reatum,
Sancte Iohannes.

Tiel ĉiu noto de la sep sonoj de la muzika skalo trovis sian definitiva nomon: ut, re, mi, fa, sol, la, si

Pliaj verkoj redakti

  • Carmina
  • Commentarius in Donati artem
  • Fabulae
  • Historia Langobardorum
  • Historia Romana
  • Homiliae
  • Homiliarius de sanctis
  • Homiliarius de tempore
  • Epistulae
  • Excerpta ex libris Pompeii Festi de significatione verborum
  • Explanatio in regulam S. Benedicti
  • Libellus de ordine et gestis episcoporum Metensium
  • Passio S. Cypriani
  • S. Arnolfi episcopi vita et miracula
  • Vita S. Gregorii Magni

Notoj redakti

  1. Cfr. Gianna Gardenal (zorge de), Poesia latina medievale, Milano, Mondadori, 1993, p.2

Bibliografio redakti

  • Carlo Cipolla, Note bibliografiche circa l'odierna condizione degli studi critici sul testo delle opere di Paolo Diacono (Venecio, 1901)
  • Atti e memorie del congresso storico tenuto in Cividale (Udine, 1900)
  • Julius Sophus Felix Dahn, Langobardische Studien, Bd. i. (Leipzig, 1876)
  • Wilhelm Wattenbach, Deutschlands Geschichtsquellen, Bd. i. (Berlin, 1904)
  • Albert Hauck, Kirchengeschichte Deutschlands, Bd. ii. (Leipzig, 1898)
  • Pasquale Del Giudice, Studi di storia e diritto (Milano, 1889)
  • Ugo Balzani, Le Cronache italiane nel medio evo (Milano, 1884)
  • Walter Goffart, The Narrators of Barbarian History, (Yale, 1988).
  • Excerpta ex libris Pompeii Festi de significatione verborum in Corpus grammaticorum latinorum veterum collegit aŭit recensuit ac potiorem letionis varietatem adiecit Fridericus Lindemannus sociorum opera adiutus, tomus II, Pauli Diaconi excerpta et Sex. Pompeii festi fragmenta continens, Lipsiae, sumptibus B. G. Teubneri et F. Claudii, 1832.
  • Historia Langobardorum in Scriptores rervm langobardicarvm et italicarvm saec. VI-IX edidit Societas aperiendis fontibvs rervm germanicarvm medii aevi, Hannoverae impensis bibliopolii hahniani, 1878, pagg. 47-187[rompita ligilo].

Eksteraj ligiloj redakti