Paŭlo Lengyel

hungara esperantisto, presejposedanto

LENGYEL Pál (lendjel) ankaŭ Paŭlo LENGYEL, pseŭdonomo REGÉCZI Hugó, estis hungara esperantisto, redaktisto kaj presejposedanto. Li naskiĝis en la 1-a de aprilo 1868 en Szabadka, tiama Hungario (nun Subotica en Serbio), mortis en la 4-a de oktobro 1932 en Budapest.

Paŭlo Lengyel
Persona informo
Aliaj nomoj Hugó Regéczi
Naskiĝo 1-an de aprilo 1868 (1868-04-01)
en Subotica
Morto 4-an de oktobro 1932 (1932-10-04) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Q116297547
Patrino Maria Juhász
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalisto
Esperanto
Esperantisto numero 4983
vdr

En sia 4-a jaro li fariĝis tutorfa, edukis lin lia avino. En 1883 li fariĝis presisto-metilernanto en la presejo de ÚJFALUSY Lajos. Post la lernojaroj li vagadis tra tuta Hungarujo kaj plulernis la metion. Li ankaŭ vizitis la urbon Regőcz, de kiu li prenis sian pseŭdonomon. En 1895 li anoncis malfermon de presejo en la domo de Mérey str. 7 en Szekszárd.

En 1897 Lengyel hazarde ekvidis anoncon pri la unua hungara Esperanto-lernolibro de Ábel Barabás kaj antaŭmendis ĝin en kelkaj ekzempleroj. Li esperis, ke ankaŭ liaj amikoj lernos Esperanton, kiu ne okazis. Tamen, nur du tagojn post la ricevo li sendis leteron al la redakcio de la tiam sola esperanta gazeto Lingvo Internacia, kaj korespondis kun la sveda redaktisto Paul Nylén. En interŝanĝo por unu ekzempleron de la hungara lernolibro, pri kiu Nylén ĝojis, li fariĝis abonanton de la gazeto.[1]

Li baldaŭ fariĝis ”unu el la plej memoferaj batalantoj de la heroa epoko de Esperanto.” La gazeto Lingvo Internacia troviĝis en grava krizo kaj Lengyel, 1900–04 je sia propra risko eldonis, ekde 1900 dum ia tempo ankaŭ presis, kaj kelkan tempon redaktis la gazeton.

En septembro de 1904 Lengyel migris kun sia familio al Parizo, kunfondis tie la presejon Presa Esperantista Societo, kaj li iĝis ĝia teknika direktoro. Li restis ĝis 1914 unu el la precipaj kolonoj de Lingvo Internacia, konsekvenca ’fundamentisto’ kaj fidela amiko de Théophile Cart. Kiam en 1905 la Lingva Komitato fondiĝis, li tuj estis elektita ĝia ano, kaj en 1910 li fariĝis ankaŭ akademiano.

Okaze de la militeksplodo en 1914 la francaj magistratoj metis lin kaj lia familio en internigejon pro lia hungara ŝtataneco. Ĉiu havaĵo estis konfiskita, eĉ el la propraj verkoj restis nek unu ekzemplero. Lengyel kaj lia familio restis en la internigejo ĝis la militfino. Lian kvinjaran suferadon kaj la mizeron foje-foje mildigis la helpoj de L. Moreau, Cart, Frechas kaj Hector Hodler kaj ankaŭ du esperantistaj gardisto-soldatoj, faris, kion ili povis fari.

Libro de l' Humoraĵo, 1908

En junio de 1919 li revojaĝis al Budapeŝto kaj provis rekomenci la vivon kiel ĉefo-korektisto de granda presejo. En la postmilitaj jaroj li ne partoprenis la movadon aktive pro malriĉo, malsano kaj animaj postsignoj de la militjaroj.

Li verkis du gramatikojn, en 1903 kunlabore kun József Schwörer[2] kaj József Miletz, en 1921 kun Kálmán Kalocsay. Li tradukis hungaren la Fundamento de Esperanto, 1909 kaj la ŝlosilon de Ĉefeĉ. Jam en 1899 li verkis la ampleksan Libro de l' humoraĵo, tradukis la rakonton de D. Abonyi Mallumaĵo 1906, kaj kompilis verketon La Kalendaro, 1907.

La plimulto de liaj artikoloj aperis en Lingvo Internacia (ankaŭ en ties literatura almanako), kaj en la Juna Esperantisto, kiu li redaktis 1909–1914. Artikoloj ankaŭ en L' Esperantiste, La Revuo kaj en Literatura Mondo, kie aperis liaj interesaj Rememoroj, en 1922 kaj januario 1923 (vidu sub ’Eksteraj ligiloj’).

Bibliografio redakti

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti