Paŭlo la 1-a (Rusio)

imperiestro de Rusio

Paŭlo la 1-a (ruse Павел I Петрович; naskiĝis la 1-an de oktobro 1754, mortis la 23-an de marto 1801) estis imperiestro de la Rusia Imperio en 1796 - 1801.

Paŭlo la 1-a
imperiestro de la Rusia Imperio
Regado 1796 - 1801
Antaŭulo Katerino la 2-a (la Granda)
Sekvanto Aleksandro la 1-a
Persona informo
Павел Петрович Романов
Naskiĝo 20-an de septembro 1754 (1754-09-20)
en Sankt-Peterburgo
Morto 11-an de marto 1801 (1801-03-11) (46-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pikado • asfiksio vd
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Pavlovsk Museum-Preserve vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Subskribo Paŭlo la 1-a (Rusio)
Familio
Dinastio Romanov-Holstein-Gottorp vd
Patro Petro la 3-a vd
Patrino Katerina la 2-a vd
Gefratoj Alexey Bobrinsky • Anna Petrovna vd
Edz(in)o Natalia Alexeievna of Russia • Maria Fjodorovna vd
Amkunulo Anna Lopukhina vd
Infanoj Aleksandro la 1-aKonstantin PavloviĉNikolao la 1-a • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia • Grand Duchess Elena Pavlovna of Russia • Maria Pavlovna Romanova • Catherine Pavlovna of Russia • Grand Duchess Olga Pavlovna of Russia • Anna Pavlovna of Russia • Grand Duke Michael Pavlovich of Russia • Semyon Afanasyevich Velikiy • Marfa Musina-Yuryeva • unnamed child Romanov vd
Profesio
Alia nomo Павел I vd
Okupo suvereno vd
Aktiva dum 1774–1801 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Paŭlo la 1-a, imperiestro de Rusio en 1796-1801
Paŭlo I

Origino redakti

Li estis sola filo de geimperiestroj Petro la 3-a kaj Katerino la 2-a.

Liaj gepatroj geedziĝis ankoraŭ junaj laŭ volo de tiama rusia imperiestrino Elizabeta Petrovna kaj dum unuaj jaroj de ilia kuna vivo ne okazis ties intima koito.

Finfine post du malsukcesaj gravedecoj Katerina naskis filon la 1-an de oktobro 1754. Lin oni baptis kiel Paŭlo kaj deprenis de la patrino por varti lin ekstere. Ŝi rajtis nur malofte viziti lin.

Juneco redakti

 
palaco en Gatĉino

Lia patro Petro la 3-a estis detronigita la 9-an de julio 1762, kiam Paŭlo estis nur okjara infano kaj li ne pardonis sian patrinon pro la ŝtata renverso ĝis ŝia morto en 1796. Ŝajne pro tio ne okazis reciprokaj amo kaj estimo de la la patrino kaj la filo dum ilia vivo.

En 1783 imperiestrino Katerina la 2-a donacis al sia filo Paŭlo palacon en Gatĉino situantan malproksime de Sankt Peterburgo, t.e kvazaŭ forigis lin de si.

Tie Paŭlo organizis malsaman vivmanieron laŭ la prusa modelo, inkluzive propran armeeton, kiun li mem ŝatis dresi.

Surtroniĝo redakti

La 17-an de novembro 1796 Katerina la 2-a subite mortis pro terura apopleksio. Ŝia filo kaj heredinto surtroniĝis sub nomo Paŭlo la 1-a.

Ekstera politiko redakti

 
Suvorov militas en Svisio
 
Malta kruco

En 1798 Rusio alianciĝis kun Britio, Aŭstrio, Turkio kaj Reĝlando de la du Sicilioj kontraŭ Francio. Ĉefkomandanto estis Aleksandro Suvorov, kiu ofte sukcesis kaj venkis la francan armeon septembre de 1799. Li liberigis la nordan Italion.

Laŭ peto kaj invito de la Malta Ordeno Paŭlo la 1-a iĝis ĝia Granda magistro. De tiam al lia titolo oni aldonis mencion pri tio ĉi.

Interna politiko redakti

Tuj post sia surtroniĝo la nova imperiestro Paŭlo la 1-a komencis ŝanĝi la ŝtatan vivmanieron, kiu estis dum reĝado de lia patrino Katerina la 2-a.

Ekde 1797 ĝis 1801 li sukcesis okazigi kelkajn gravajn enlandajn reformojn, kiujn ofte ne aprobis la rusia nobelaro.

Interalie li ordonis:

  • Establi la novan sistemon de tronosukcedo;
  • Restarigi kolegiojn (aŭ ministeriojn), kiuj funkciis dum reĝado de lia praavo, imperiestro Petro la Granda;
  • Redukti ĝis tri tagoj ĉiusemajne servuton de kamparanoj;
  • Puni per bastono ĉiujn kulpulojn, inkluzive nobelojn;
  • Pliigi disciplinon ĉie, precipe en la armeo;
  • Pendigi la keston por ĉies plendoj kaj apelacioj, kiun li mem reviziis kaj kontrolis plenumon de liaj decidoj.

Komploto kaj pereo redakti

 
Miĥajlovskij kastelo de Sankt Peterburgo

Malkontento de la rusa aristokrataro pri reformoj de Paŭlo la 1-a rezultigis la komploton kontraŭ li okazintan la 23-a de marto 1801 en Miĥajlovskij kastelo de Sankt Peterburgo. Ĉi-areo estas mirakle rimarkinda, ĉar la kastelo estis antaŭnelonde konstruita sur loko, kie estis la Somera palaco, en kiu Paŭlo la 1-a naskiĝis.

Inter ceteraj komplotintoj partoprenintaj en mortigo de Paŭlo la 1-a estis Platono Zubov (eksa favorito kaj amito de Katerina la 2-a), kies frato Nikolao murdovundis la imperiestron. Oni ankaŭ krome strangolis lin per skarpo.

Laŭ multaj oblikvaj supozoj, lia filo, heredinto Aleksandro (estonta imperiestro Aleksandro la 1-a) sciis pri la komploto kaj ĝiaj celoj, inkluzive murdon de lia patro. Ŝajne pro tio, li permanente turmentiĝis kaj imitis sian pseŭdan morton en 1825 en Taganrogo kaj poste vivis kiel ermito sub kaŝnomo Fjodor Kuzmiĉ ĝis sia reala morto en 1864.

Lia familo redakti

 
Paŭlo la 1-a
 
edzino Maria Teodorovna

Paŭlo la 1-a estis dufoje edzo. Lia unua edzino estis germana grafino Wilhelmina Luisa von Hessen-Darmstadt, kiu post ortodoksiĝo nomiĝis Natalia Alekseevna. Al ŝi li edziĝis en 1773. Ŝi mortis en 1776 dum nasko.

Samjare li edziĝis al germana princino Sophia Dorothea Augusta Luisa von Württemberg, naskita en Stettin (nun Szczecin en Pollando), kie ankaŭ naskiĝis lia patrino Katerina la 2-a. Kiel imperiestrino de Rusio ŝi nomiĝis Maria Teodorovna.

Ili havis dek gefilojn, kiuj poste fariĝis:

Eksteraj ligiloj redakti