Paavo Lipponen

finna politikisto

Paavo Tapio LIPPONEN (naskiĝis la 23-an de aprilo 1941 en norda Finnlando, en Turtola, nuntempa Pello) estas finna konsultisto de energia industrio kaj eksa politikisto. Li estis prezidanto de Finnlanda socialdemokratia partio) en 19932005, ĉefministro de Finnlando en 19952003 kaj prezidanto kaj porparolisto de la parlamento de Finnlando en 20032007. Li estis ĉefministro de Finnlando 2928 tagojn kaj estas plej longatempe ĉefministro de Finnlando.

Paavo Lipponen
Paavo Lipponen en la jaro 2004
Paavo Lipponen en la jaro 2004
Persona informo
Paavo Lipponen
Naskonomo Paavo Tapio Lipponen
Naskiĝo 23-an de aprilo 1941 (1941-04-23) (82-jaraĝa)
en Pello
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater kolegio DartmouthUniversitato de Helsinko • Kuopio Lyceum High School vd
Partio Finnlanda socialdemokratia partio vd
Familio
Patro Orvo Lipponen vd
Patrino Hilkka Iissalo vd
Edz(in)o Päivi Lipponen vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
Aktiva en Helsinko vd
Ĉefministro de Finnlando
Dum 19952003
Antaŭulo Esko Aho
Sekvanto Anneli Jäätteenmäki
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ la politika kariero

Lipponen kvalifikiĝis studento en liceo de Kuopio en la jaro 1959. Poste li helpe de stipendio studis jaron en Usono, en la kolegio Dartmouth en Hanovro (Nov-Hampŝiro). Poste li studis en sociascienca fakultato de Universitato de Helsinko. En la jaro 1971 li kvalifikiĝis kandidato de sociaj sciencoj. Lia ĉeftemo estis internacia politiko.

Politika aktiveco

Lipponen prezidantiĝis en Finnlanda socialdemokratia partio en la jaro 1993. En la jaro 1995 la partio venkegis la parlamentoelekton de Finnlando. La unua registaro de Lipponen (1995–1999) inkludis Finnlandan socialdemokratian partion, Finnlandan nacian koalicion, Svedan popolan partion de Finnlando, Maldekstran Ligon de Finnlando kaj Verdan Ligon, la ekologian partion de Finnlando. Ĉar la registaro konsistis el aparte diversaj partioj, ĝi ricevis karesan nomon "ĉielarka registaro". Ankaŭ dua registaro de Lipponen (1999–2003) inkludis samajn partiojn. Alia elstarega persono en registaroj de Lipponen estis lia bona amiko Sauli Niinistö, kiu estis ministro pri financoj en la jaroj 19962003. Politiko de la registaroj estis dekstreta. La unua registaro de Lipponen provis duonigi senlaborecon en Finnlando ĝis la sekva elekto. La senlaboreco plimalgrandiĝis, sed la celo malsukcesis.

 
lia nuna edzino Päivi Lipponen en 2009

Lipponen havas potencan Eŭropan identecon. Laŭ la vizio de Lipponen Finnlando membriĝis al Eŭropa Mona Unio (EMU). La eŭropa komuna mono eŭro venis en uzon en 2002. Finnlando estas nura nordlando kio uzas eŭron. Kun registaroj de Lipponen la ekonomio de Finnlando grandiĝegis. La unua registaro de Lipponen petfaris grandan reformon de konstitucio de Finnlando. En aŭgusto 2011 Lipponen anoncis, ke li aspiras al kandidateco ankaŭ en la prezidanto-elektado en 2012.

Privata vivo

Ekde la jaro 1998 la edzino de Lipponen estas la verkistino Päivi Lipponen, denaska nomo Hiltunen kaj pli frua edzina nomo Hertzberg. Ili havas du komunajn filinojn; Paavo Lipponen havas unu filinon kun sia antaŭa edzino, kaj Päivi Lipponen havas unu filinon kun sia antaŭa edzo. Li interesiĝas pri opero, naĝado kaj arkitekturo. Pli juna li akvopilkis.

Paavo Lipponen estas elektita la 70-a plej granda finno en la voĉdonado Suuret suomalaiset ("grandaj finnoj") de 2004.