Pablo Palazuelo de la Peña (Madrido, 6-a de oktobro de 1915 - Galapagar, Madrido; 3-a de oktobro de 2007); pentristo, gravuristo kaj skulptisto hispana. Palazuelo estis unu el la ŝlosilaj figuroj de la hispana arto de la dua duono de la 20a jarcento.

Pablo Palazuelo
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1915 (1915-10-08)
en Madrido
Morto 3-an de oktobro 2007 (2007-10-03) (91-jaraĝa)
en Galapagar
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Q108350325
Okupo
Okupo pentristo • skulptistoilustristo • gravuristo
vdr
Statuo de Pablo Palazuelo

Biografio redakti

En 1932 ekprepariĝas por la eniro en la Altlernejo de Arkitekturo de Madrido kvankam finfine en Londono en 1933 kiam kaj kie ekstudos arkitekturon (School Of Arts and Crafts de la Universitato de Oksfordo).

El 1939 li dediĉis sin nure al pentrarto. Dum la 1940-aj jaroj li dediĉis sin al abstraktismo. En 1950 ekrilatis amike kun Eduardo Chillida. Tiujare ekspozicias en Toronto. En 1961 revenis al la skulptarto kaj poste ekspoziciis en Usono. En 1974 li instaliĝis en Monroy, nome en kastelo, en la provinco Cáceres.