La Pacifika arborano (Pseudacris regilla), konata ankaŭ kiel Pacifika korusrano, havas teritorion el la Okcidenta Marbordo de Usono (el Norda Kalifornio, Oregono, kaj Vaŝingtonio) al la Brita Kolumbio en Kanado kaj tre suda Alasko.[1] Ili loĝas el marnivelo al pli ol 10,000 futoj en multaj tipoj de habitatoj, kaj reproduktiĝas en akvaj setlejoj. Ili loĝas en ombroj de verdoj aŭ brunoj kaj povas ŝanĝi kolorojn dum periodoj de horoj kaj semajnoj.

Pacifika arborano (verda formo) sidanta sur sunflora folitigo, Golfeto Nanoose, Brita Kolumbio.
Pacific treefrog-Siskiyou.jpg
Pacific treefrog-Siskiyou

Taksonomio redakti

La nomo de tiu rano havas tre konfuzan historion. Unue, la rano estis movigita el la genro Hyla al la genron Pseudacris en 1986.[2] Poste, en 2006, Recuero et al. disigis la ranon en tri speciojn.[3] Recuero et al. ligis la nomon Pseudacris regilla kun la centra komponanto, Pseudacris hypochondriaca kiel suda (Baja California) komponanto, kaj Pseudacris pacifica kun norda komponanto. Tamen, se tiu disigo estas akceptata, la ĝusta nomo (t.e., la plej malnova disponebla nomo) por la norda komponanto estas Pseudacris regilla kaj por tiu centra Pseudacris sierra. Tiu revizio restas polemika.[4] La Amphibian Species of the World 6.0 agnoskas la disigon, sed uzas la nomon Pseudacris regilla por la norda komponanto,[2] nome la difino uzata en tiu artikolo.

Referencoj redakti

  1. Frost, Darrel R. (2014). "Pseudacris regilla (Baird and Girard, 1852)". Amphibian Species of the World: an Online Reference. Version 6.0. American Museum of Natural History. [1] Alirita la 16an de Marto 2017.
  2. 2,0 2,1 Frost, Darrel R. (2014). Pseudacris regilla (Baird and Girard, 1852). Amphibian Species of the World: an Online Reference. Version 6.0. American Museum of Natural History. Alirita 3a de Septembro 2014.
  3. (2006) “Phylogeography of Pseudacris regilla (Anura: Hylidae) in western North America, with a proposal for a new taxonomic rearrangement”, Molecular Phylogenetics and Evolution 39 (2), p. 293–304. doi:10.1016/j.ympev.2005.10.011.  Arkivigite je 2006-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-09-27. Alirita 2022-10-19.
  4. Dodd, C. K., Jr. 2013. Frogs of the United States and Canada. Volume 1. xxxi + 460.

Eksteraj ligiloj redakti