La Pacifika mevo (Larus pacificus) estas tre granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pacifika mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Pacifika mevo 'Larus pacificus'
John Latham (ornithologist) 1802
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu specio loĝas en sudaj kaj sudokcidenta marbordoj de Aŭstralio. Ĝi estas iom komuna inter Carnarvon okcidente kaj Sydney oriente, kvankam ĝi rariĝis en kelkaj partoj de la sudoriento kiel konsekvenco de la konkurenco kun la Dominika mevo, kiu eniris per si mem en la lando post la 1940aj jaroj. Tre rara oriente.

Multe pli granda ol la ĉiea Blanka mevo, kaj nenie komuna, la Pacifika mevo estas vidata plej ofte sola aŭ laŭ paroj vaganta la strandojn gvatanta la akvobordon kaj inter la rokoj serĉanta moluskojn aŭ ekinojn.

Aspekto redakti

Plenkreskuloj de Pacifika mevo estas el 58 ĝis 67 cm longaj kaj pezas ĉirkaŭ 1 k, kaj estas blankaj kun malhelaj dorso kaj flugiloj kaj povega kaj larĝa flava beko kun ruĝa pinto. Ankaŭ la kruroj estas flavaj. La vosto estas blanka, sed kun nigra larĝa finstrio. Junuloj estas brunmakulitaj ĉie kaj havas rozkoloran bekon; ili atingas sian plenkreskulan plumaron tre laŭ gradoj je la kvara jaro.

La Pacifika mevo (Larus pacificus) povas esti konfuzata kun la Dominika mevo, sed tiu estas pli malgranda, malpli fortika kaj havas pli etan bekon.

Subspecioj redakti

Estas du subspecioj: la orienta raso Larus pacificus pacificus preferas ŝirmitajn strandojn kaj havas blankan okulon kaj kompletan ruĝan bekopinton, dum la okcidenta Larus pacificus georgii troviĝas pli komune eĉ ĉe malfermaj plaĝoj, havas ruĝajn okulojn kaj nekompletan ruĝan bekopinton.

Kutimoj redakti

Ambaŭ subspecioj nestas en paroj aŭ disaj kolonioj en ĉemarbordaj insuloj per konstruo de amaseto da herberoj kaj bastonetoj aŭ ŝtonetoj en malferma situo, kie la ino demetas 2 aŭ 3 brunpunktitajn ovojn. Ambaŭ seksoj konstruas la neston, la ino plej kovas (dum preskaŭ unu monato) kaj la masklo alportas manĝaĵojn kaj gardas la neston. Reproduktado okazas el septembro ĝis decembro.

Ili manĝas en intertajda spaco fiŝojn, moluskojn kaj aliajn marajn predojn. Ankaŭ en rubejoj, sed ne en la interno. Por la manĝo de moluskoj tiu specio havas kutimon ĵetegi ilin el altaĵoj por rompi kaj povi manĝi ilin; tiele estas konkerejoj kiuj aspektas kvazaŭ naturaj deponejoj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [birdsinbackyards.net/finder/display.cfm?id=249

Anglalingva ejo pri Pacifika mevo]