Pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj

Pactrupoj de Unuiĝintaj NaciojUN-pactrupoj, familiare blukaskuloj estas nomataj trupoj sub la komando de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiujn la ŝtato-membroj de UN metis je dispono de UN por pacon kreantaj aŭ gardantaj misioj (angle peacekeeping).

Pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj
emblemo
internacia organizaĵo
packonserva armeo
Komenco 1956 vd
Lando(j) Belgio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Norvega blukaskulo en flughaveno uzita de la pacprotektaj trupoj de UNPROFOR dum la sieĝo de Sarajevo en la bosnia milito (1992-1993)
UN-pacgardantoj en Eritreo.
Mapo de pacmisioj ekde 2008. Marista Bluo - Aktualaj Taskoj, Helblua - Pasintaj Taskoj

Tiu korpuso estas milita, polica kaj civila korpo apartenanta al Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝia rolo estas helpi landojn en konflikto atingi pacon.[1] Ĝi helpas, inspektas kaj kontrolas areojn, en kiuj finiĝis konflikto, por certigi, ke la partioj plenumu la kondiĉojn por fini la konflikton, aŭ en iuj kazoj, en areoj, kie UN petis ĉesigi la konflikton.

Por la armitaj misioj de Unuiĝintaj Nacioj necesas decido de la Konsilio de Sekureco de UN. Oni distingas observan mision, pac-gardantan mision kaj pacigan mision laŭ ĉapitro VII de la UN-ĉarto.

Ekde 1948 ili luktas en diversaj konflikt-regionoj de la mondo. La blukaskuloj ricevis la Nobel-premion pri paco en 1988 por sia engaĝiĝo por gardi mondan pacon.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti