Padangsidempuan
Padangsidempuan (foje skribita kiel Padangsidimpuan aŭ Padang Sidempuan) estas universitata urbego en interno de la insulo Sumatro, en provinco Norda Sumatro en Indonezio. Padangsidempuan konsistas el 6 distriktoj. La loknomo signifas: "vasta parto de herbo, kiu estas sur alta loko."
Padangsidempuan | |||
---|---|---|---|
urbo de Indonezio | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 225 544 (2014) [+] | ||
Loĝdenso | 1 967 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 1° 22′ N, 99° 16′ O (mapo)1.366666666666799.266666666667Koordinatoj: 1° 22′ N, 99° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 310 m [+] | ||
Areo | 114,65 km² (11 465 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Padang Sidempuan [+] | |||
Geografio redakti
Padangsidempuan situas proksime al la norda marbordo en baseno ĉirkaŭitaj kun montetoj kaj montoj. Provinca ĉefurbo Medano troviĝas 21, Pematangsiantar 95, Pekanbaru 260, Banda Aceh 414, Batam 531, Palembang 780, ĉefurbo Ĝakarto 1187, Bandungo 1306, Semarang 1548, Jogjakarto 1599, Surabajo 1776, Makassar 2253 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Dum la historiaj tempoj ĉi tiu areo estis haltejo de komercistoj. Paŝo post paŝo la loko grandiĝis, fine urbiĝis. Dum la nederlanda kolonia epoko la urbeto estis regiona ĉefurbo. En 1821 oni konstruis fortikaĵon, el kio partoj ankaŭ nun ekzistas. La urbeto estis konata kiel Salak, ĉar ĝuste en ĉi tiu urbo oni vendis salakojn. Tiutempe la loĝantoj prenis Islamon. Dominado de japanoj okazis inter 1942-1945, poste Indonezio proklamis sian liberecon. En la fruaj 2000-aj jaroj Padangsidempuan atingis la kriterion pri urbego (pli granda, ol cent mil).
Ekonomio redakti
Padangsidempuan estas agrikultura urbego. Dum la historio la plej grava produktaĵo estis la salakoj, sed nuntempe graviĝis la rizoj. Aliaj plantejaj produktaĵoj estas kaŭĉukoj, kafoj, kokosoj, kakaoj kaj cinamoj.
Loĝantoj redakti
La indiĝenaj loĝantoj de Padangsidempuan estas batakoj, poste oni alvenis enmigrantoj el pluraj lokoj.
Religio redakti
La plimulto de la loĝantaro estas islama (90%), krome ekzistas kristanoj (9%), ofte katolikoj, fine budhanoj.
Eduko redakti
En Padangsidempuan pluraj universitatoj funkcias.
Trafiko redakti
Al Padangsidempuan kuras 3 ĉefvojoj (unu el la suda marbordo, la ceteraj el interno de la insulo. Komence flughaveno estas indikita sur la mapo.
Klimato redakti
Padangsidempuan havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2410 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 20-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vividindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Preĝejo
-
Kaŭĉuka fumejo en 1969