Pada Ebenaĵo

(Alidirektita el Padebenaĵo)

La Pada Ebenaĵo (itale Pianura Padana) estas granda ebenaĵo en norda Italio, kreita kaj transirata de rivero Pado.

Pada Ebenaĵo
Ebenaĵo
ebenaĵo [+]

LandoItalio

Koordinatoj45° 19′ 49″ N, 9° 47′ 56″ O (mapo)45.3302777777789.7988888888889Koordinatoj: 45° 19′ 49″ N, 9° 47′ 56″ O (mapo)
Areo47 820 km² (4 782 000 ha) [+]

Loĝantaro20 000 000 [+]
Denseco418,24 loĝ./km² [+] [+]

Pada Ebenaĵo (Tero)
Pada Ebenaĵo (Tero)
Satelita bildo de norda Italio kun la Val Padanakiel griza zono ene de la ruĝa elipso

Pada Ebenaĵo (Italio)
Pada Ebenaĵo (Italio)
DEC
Pada Ebenaĵo
Pada Ebenaĵo

Map
Pada Ebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Pianura Padana [+]
vdr
Pada Ebenaĵo vidata el altaj teroj

Ĝi etendiĝas triangule inter la Alpoj (norde), la Apeninoj (sude) kaj la maro Adriatiko (oriente).

Administre ĝi apartenas al la italaj regionoj Piemonto, Lombardio, Venetio kaj Emilio-Romanjo.

Pro sia natura situo ĝi ĉiam estis grava trafika ligilo orient-okcidenta, kiel atestas vojoj laŭ ĝiaj norda kaj suda randoj. Nord-suda trapasas ĝin la vojo tra la pasejoj Abetone en Apeninoj kaj Brenero en Alpoj.

Gravaj urboj estas Bolonjo, Milano, Mantovo, Parmo, Pavio, Torino kaj Verono.

Geografio redakti

 
La Monvizo vidita de la Piemonta Pada ebenaĵo
 
La ebenaĵo kaj la Alpoj en la fono
 
La Pado en Torino

Alta kaj malalta ebenaĵo redakti

 
Pada valo en provinco Mantovo: en la fono la montoj

La Pada Valo inkludas tri areojn kun malsamaj karakterizaĵoj: la alta ebenaĵo, la malalta ebenaĵo kaj la aperfontoj. La adjektivoj "alta" kaj "malalta" rilatas al alteco kaj ne latitudo.

Estas klara distingo inter la du bandoj, malsamaj ne nur laŭ alteco, sed ankaŭ laŭ la naturo de la tero, la akvoreĝimo kaj la vegetaĵaro. La alta ebenaĵo, ankaŭ konata kiel la seka ebenaĵo, etendiĝas ĉe la piedo de la Antaŭalpoj kaj la montpiedoj de la Apeninoj; la grundo estas penetrebla, kunmetita de sablo kaj gruzo, kaj ne povas reteni pluvakvon. Tial tio penetras dekojn da metroj sub la surfaco, ĝis ĝi renkontas tavolon de akvorezista materialo. Sur netralaseblajn rokojn la akvo fluas ĝis la punkto kie ĝi havas la eblecon reaperi el la akvonivelo, estigante la aperfontoj ankaŭ nomataj refontivoj. Tiuj fontoj, dank'al la konstanta temperaturo (inter 9 kaj 12°C) de siaj akvoj, permesis la disvastigon de apartaj herbejoj loke nomataj marĉitoj.

Korespondante al la linio de la refontivoj, komenciĝas la Malalta pada ebenaĵo, ankaŭ nomata la irigacia ebenaĵo. Ĉi tio anstataŭe havas grundojn konsistatajn el pli fajnaj materialoj, kutime argiloj, nepenetreblaj aŭ ne malmulte penetreblaj, kie la akvo stagnas, facile naskante marĉojn. Iam la Pado-Valo estis kovrita de arbaroj en la pli malseka parto (malalta ebenaĵo) kaj de erikejo en la pli seka parto (alta ebenaĵo).

Kulturo redakti

Grana Padano estas malrapide maturiĝanta, duongrasa malmola fromaĝo el Padio kaj kelkaj aliaj areoj de Norda Italio difinitaj per itala juro.


Vidu ankaŭ redakti