Paderborn

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Paderborn (en Esperanto ankaŭ Paderborno) estas urbo en la nord-oriento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio en Germanio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto Paderborn. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 154 755 loĝantojn. Paderborn situas sud-okcidente de la montaro Teutoburger Wald kaj estas tradicia universitata urbo.

Paderborn
Blazono
Paderborn (Germanio)
Paderborn (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • urbego • large district town • Hansa urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Detmold
Distrikto Distrikto Paderborn
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05251, 05252, 05254, 05293
Poŝtkodo 33041 - 33106
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 4790
Aŭtomobila kodo PB
Oficiala Municipokodo 05774032
Subdivido urbokerno kaj sep pliaj urbodistriktoj (Stadtbezirke)
Politiko
Komunumestro Michael Dreier
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Abdinghof 11
33098 Paderborn
Demografio
Loĝantaro 154755 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 43′ N, 8° 46′ O (mapo)51.7166666666678.7666666666667Koordinatoj: 51° 43′ N, 8° 46′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 94 - 347 m
Areo 180 km²
Oficiala retejo https://www.paderborn.de/
vdr

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

la suda flanko de la urba katedralo

Etimologio de la nomo redakti

En la 11-a jarcento Patrisbrunna, Parthelbrunne, Patherbrunn, "-brunn" aŭ "born" signifanta "fonto" aŭ "fontano", kaj "Pater", "Pader" laŭdire estanta vira nomo. Tamen ankaŭ la mallonga rivero, kies fonto situas en la urbocentra parko hodiaŭ nomiĝas "Pader".

Religio redakti

Paderborno havas la reputacion de tradicia katolikeco. Tio reiras al rekatolikigo fare de la jezuitoj ek de 1580; episkopo Dietrich igis fermi la preĝejon Marktkirche, kelkajn jarojn antaŭe protestantigitan, tiel ke ne plu eblis protestantaj diservoj en la urbo. Ĝis 1802 Paderborno restis ekskluzive katolika.

Trafiko redakti

Paderborno situas ĉe la germana aŭtovojo A33, nord-suda, kiu ligas ĝin al la aŭtovojaj kruciĝoj Bielefeld kaj Wünnenberg-Haaren. Fervojaj ligoj estas al ĉiuj direktoj; haltas IC- kaj ICE-trajnoj de la linio DüsseldorfKassel, kiuj parte iras al Berlino. Regiona flughaveno, komuna kun Lippstadt, situas 15 km sud-okcidente de la urbo; ĝi servas precipe al la enlanda trafiko, sed ankaŭ por flugoj al kaj de Anglio kaj por feriaj (ĉartitaj) flugoj.

 
la renesancostila kastelo Schloss Neuhaus

Partneraj urboj redakti

Partneraj urboj de Paderborno estas:


Famaj Paderbornanoj redakti

En Paderborno naskiĝis:

En Paderborno vivas/is kaj laboras/is:

Esperanto en Paderborn redakti

Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, Paderborn ene de Germanio estis esperanta nodopunkto, ĉar la urba "Esperanto-Centro Paderborn" estis la plej granda landa esperantlingva libroservo kaj priesperanta inform-centro. El inter la movadaj eventoj en la urbo krome ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1974 kaj la 3-a de januaro 1975 la 11-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Paderborn kaj pritraktis la temon "Natursciencoj - ĉu nur por fakuloj?". Tre proksime de Paderborn, en la kastelo Wewelsburg, ankaŭ okazis la jubilea 50-a Internacia Seminario inter la 27-a de decembro 2006 kaj la 3-a de januaro 2007 sub la mem-reflekta temo "50 jaroj da IS - Ĉu ankoraŭ juna?". En la universitato de Paderborn aparte la profesoro Helmar Frank kaj la docentino Věra Barandovská-Frank informas pri Esperanto kaj pri interlingvistiko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti