Paderborna Altebenaĵo

La Paderborna Altebenaĵo estas laŭ sia geologia strukturo la sudorienta finaĵo de la Vestfala Golfo kaj samtempe la plej granda Kalko- kaj plej granda karstopejzaĝo de Vestfalujo. En la naturregiona subdivido laŭ Handbuch der naturräumlichen Gliederung Deutschlands ĝi estas algrupigita al la Supra Vezera Montaro en la Malsuprosaksa Montaro.[1]

Kalkofragmentoj sur la Paderborna Altebenaĵo ĉe Borchen
La Paderborna Altebenaĵo kun la limaj regionoj en la nordo, oriento kaj sudo.

En la okcidento la valo de la rivero Almetal formas la limon al la leŭsoebenaĵo de Hellweg kun la Montoĉeno Haar en ties sudo, al kiu norde alligiĝas la malaltejo de la Lippe, la Senne kaj la Teŭtoburga Arbaro. La orientan randon limigas la Montaro Egge. La sudan finaĵon limigas la Saŭerlando kaj la Tabulolando je Waldeck.

La Paderborna Altebenaĵo subdividiĝas en kvar partopejzaĝojn: Sintfeld en la sudo, la Montoplato de Brenken en la okcidento, la Bockfeld en la nordo kaj Lichtenauer Bergebene (Soratfeld) en la oriento.

FontoRedakti

Tiu-ĉi artikolo estas tradukaĵo de la samtema artikolo de:Paderborner Hochfläche en la germanlingva Wikipädie

ReferencojRedakti

  1. La Paderborna Altebenaĵo havas je tio la n-ron 362, kaj la Sintfeld la n-ron 362.1

Eksteraj ligilojRedakti

51.7166666666678.8333333333333