Padilla de Abajo

(Alidirektita el Padilla de Abajo (Burgos))

Padilla de Abajo [paDIlja deaBAĥo] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Padilla de Abajo estas etimologie komprenebla kiel Malsupra Padilla, alude al la nobela familio Padilla.

Padilla de Abajo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09109
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 66  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 4° 11′ U (mapo)42.407777777778-4.1766666666667Koordinatoj: 42° 24′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Alto 800 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Padilla de Abajo (Provinco Burgoso)
Padilla de Abajo (Provinco Burgoso)
DEC
Padilla de Abajo
Padilla de Abajo
Situo de Padilla de Abajo
Padilla de Abajo (Hispanio)
Padilla de Abajo (Hispanio)
DEC
Padilla de Abajo
Padilla de Abajo
Situo de Padilla de Abajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Padilla de Abajo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Padilla de Abajo.
 
Placo.
 
Kruco.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 75 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 51 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas inter la riveroj Odra kaj Pisuerga, en rivera ebenaĵo inter la stepoj de Castrojeriz kaj la deklivaroj de Peña Amaya. Ŝosee la loĝloko estas inter Osorno la Mayor kaj Burgoso, kaj pli precize inter Melgar de Fernamental okcidente kaj Olmillos de Sasamón.

Historio redakti

En la teritorio estas kelkaj mejloŝtonoj de la Via Aquitania inter Astorga kaj Sasamón.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi nomiĝis Padiella de Yuso kaj estis lulilo de la nobela familio Padilla kiu eĉ havigis reĝino al Kastilio, nome María de Padilla. Ĝi aperis menciita en la Libro de las Behetrías, kiu inkludas ĝin en la komunumaro Merindad de Castrojeriz.

Padilla de Abajo formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos, estre de la Duko de Infantado, Pedro Alcántara de Toledo y Silva (1729-1790), kiu nomumis ordinaran urbestron.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de la Sanktaj Johanoj kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti